tradukoj: be de en es fa fr hu it nl ru sv

1ministr/o

ministro

POL
Plej supera ĉefo, kiu, estante ano de ŝtata registaro, estras unu el la specialaj administraj fakoj de la ŝtataj aferoj: nova ministro pri eksteraj aferoj [1]; la ministro pri ŝtata sindefendo elbuŝigas aerbobelojn pri „tradicio“ kaj „militistaj virtoj“ [2].

ministraro

POL
Parto de registaro konsistanta el ĝiaj ministroj kaj ties rektaj konsilantoj: Fine de aŭgusto s-ino Shipley anoncis novan ministraron [3]. SIN:kabineto 3

ministrejo

POL
1.
Administracio, oficistaro dependa je iu ministro, zorganta pri unu rega fako: la aranĝon aŭspiciis la kroata ministrejo pri kulturo [4]; el indikoj de la ministrejo pri edukado oni vidas, ke nune mankas 5000 ĝis 6000 instruistoj pri fremdaj lingvoj [5]. SIN:ministerio
2.
Domego enhavanta la oficejojn de iu ministra fako.

ĉefministro

POL
Estro de ŝtata registaro, kunordiganto de la diversfakaj ministroj: la ĉefministro petis la fidon, alivorte la subtenon, de la parlamento por la nova minoritata registaro [6].

tradukoj

anglaj

~o: minister (of state); ~aro: ministry, cabinet, government; ~ejo: ministry, department; ĉef~o: prime minister.

belorusaj

~o: міністр; ~aro: кабінэт міністраў, рада міністраў; ~ejo: міністэрства; ĉef~o: прэм'ер-міністр.

francaj

~o: ministre; ~aro: gouvernement (ministres); ~ejo: ministère; ĉef~o: premier ministre.

germanaj

~o: Minister; ~aro: Ministerkabinett, Kabinett; ~ejo: Ministerium.

hispanaj

~o: ministro, secretario.

hungaraj

~o: miniszter; ~aro: kabinet, minisztertanács; ~ejo: minisztérium.

italaj

~o: ministro; ~aro: Consiglio dei Ministri; ~ejo: ministero; ĉef~o: primo ministro, premier, capo del Consiglio, capo di Gabinetto.

nederlandaj

~o: minister; ~aro: kabinet, regering; ~ejo: ministerie; ĉef~o: eerste minister.

persaj

~o: وزیر; ~aro: هیئت دولت، هیئت وزیران، کابینه; ~ejo: وزارتخانه; ĉef~o: نخست‌وزیر.

rusaj

~o: министр; ~aro: кабинет министров, совет министров; ~ejo: министерство.

svedaj

~o: minister.

fontoj

1. Baard Hekland: Nova registaro, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 7a
2. Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi, p. 139
3. D. E. Rogers: Kolapsas koalicio, Monato, jaro 1998a, numero 12a, p. 8a
4. Zlatko Tiŝljar: Simpozio postulas neŭtralan lingvon, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 29a
5. Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 19a
6. D. E. Rogers: Kolapsas koalicio, Monato, jaro 1998a, numero 12a, p. 8a

[^Revo] [minist1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2010/05/16 16:30:39 ]