tradukoj:
be cs de en es fr hu nl ru tp
*reg/i [1]
*regi
- 1.
-
(tr)
Efektive estri, direkti, obeigi:
regi ĉevalon;
regi sian ekscitonB;
ne plu povi sin regiB;
malfacile regi la situacion;
super ni regas ia neŝanĝebla fataloZ;
mono mondon regas
[2].
- a)
-
Direkti la aferojn de la ŝtato.
- b)
-
Direkti kaj estri iun entreprenon:
bone regi sian hejmon;
tri trustoj regas la diversajn industriojn de la tuta
lando.
gvidi,
konduki,
mastri
- c)
-
Havi kiel dependaĵon:
transitiva verbo regas objekton.
- d)
- (pri sento)
Ekposedi, plenigi la animon de iu:
malespero, granda fiero, furioza kolero ekregis lian
koronB.
dikti,
irigi,
mano,
premi - 2.
-
(ntr)
(figure)
Iom daŭre kaj vaste estadi, manifestiĝi, influi, efiki:
regas silento, ordo, bruo, malkvieto, norda vento,
ventego,
malvarmo, mallumo, noktoZ;
regas paco, plena harmonio, profunda mizero, krizo,
senlaboreco, sento
de reciproka fremdecoZ;
regas gaja humoro, vigla babilado;
sur la vizaĝo regis fiera trankviloB;
en la urbo regas vigla trafiko;
maltoleremo kaj trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo;
en tiu rilato regas inter la publiko tute erara opinio;
tiu scienco okupas nun regantan pozicion.
regado
-
Agado de tiu, kiu regas:
la demokratia regado
(reĝimo);
(figure)
ni donu hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena
kaj profunda sentoZ.
*regato
-
Tiu, kiu estas submetata al la regado de iu ŝtato:
ĉiu regnano sciu, ke li ... devas obei
...
fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj
por la
regantoj kaj regatoj
[3].
regilo
-
Aranĝaĵo, per kiu oni regas aparaton:
mi serĉis inter la regiloj, ĝis mi trovis la ŝaltilon
[4].
*registaro
-
Tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton:
la registaroj de la plej ĉefaj regnoj
[5]...
kabineto
memregado, memregeco
- 1.
-
La rajto regi sin, fari proprajn decidojn kaj
leĝojn pri sia vivo:
jen urbo, kie kolektiĝis antaŭ kvincent jaroj la unua
parlamento kaj metis fundamenton por tutpopola
memregado
[6].
aŭtonomeco,
sendependeco
- 2.
-
La kapablo funkcii sen ekstera regado, aŭtomate:
la nuna esplorado male celas daŭran memregecon,
kapablon por la roboto konstrui mem planon
[7].
- 3.
-
Kapablo regi sin, regi siajn emociojn, kaj rezulta
trankvilo:
kaj ne sole li reakiris la memregadon, sed eĉ li
eksentis sin senfine supera, ol ĉio vivanta
[8];
mi perdas mian memregadon, freneza kolero donas al
mi la forton malfermi la pordon de l' ŝranko, kaj mi
batas ŝin per la pugnoj, per la piedoj (...)
[9].
superregi
(tr)
- 1.
- (iu, io)
Havi pli da potenco ol:
superrega pozicio.
- 2.
- (io)
Esti pli grava, pli multnombra ol:
tiu principo superregas ĉiujn aliajnB;
ĉion superregas tiu grava cirkonstanco, ke...
tradukoj
anglaj
~i 1.:
control;
~i:
govern, rule;
super~i:
overrule.
belorusaj
~i a:
кіраваць
(дзяржавай);
~i b:
кіраваць
(гаспадаркай,
прадпрыемствам
і да г.п.);
~i d:
валодаць, панаваць, авалодаць, апанаваць;
~i 1.:
кіраваць, кантраляваць, падпарадкаваць;
~i 2.:
панаваць;
~ado:
кіраваньне;
~ato:
падданы;
~istaro:
урад;
mem~ado, 3.:
самавалоданьне;
super~i:
панаваць, пераважаць, вяршэнстваваць.
ĉeĥaj
~i:
vládnout.
francaj
~i:
diriger, gouverner, régir, régner, réguler;
~ado:
règne;
~ato:
sujet (pol., d'un état);
~ilo:
commande (de machine);
~istaro:
gouvernement, cabinet;
mem~ado, 3.:
maitrise de soi;
super~i:
dominer, maitriser.
germanaj
~i a:
regieren;
~i d:
beherrschen;
~i 1.:
beherrschen;
~i:
herrschen;
~ado:
Herrschaft;
~ato:
Untertan;
~istaro:
Regierung;
super~i:
vorherrschen.
hispanaj
~i:
dominar, controlar;
~ato:
súbdito;
~istaro:
gobierno (grupo de personas);
mem~ado, 2.:
autonomía;
mem~ado, 3.:
autocontrol;
super~i:
predominar.
hungaraj
~i a:
uralkodik;
~i b:
irányít, vezet;
~i d:
ural;
~i 1.:
ural;
~i 2.:
honol, uralkodik, dominál;
~ado:
uralkodás, irányítás;
~ato:
alattvaló;
~istaro:
kormány;
mem~ado, 3.:
önuralom;
super~i:
dominál, ural.
super~a pozicio:
domináns helyzet.
nederlandaj
~i a:
regeren;
~i b:
besturen;
~i d:
beheersen;
~i 1.:
beheersen;
~i 2.:
heersen;
~ado:
regering;
~ato:
onderdaan;
~istaro:
regering;
mem~ado, 3.:
zelfbeheersing;
super~i:
overheersen.
rusaj
~i a:
править, властвовать;
~i b:
управлять;
~i d:
владеть;
~i 1.:
властвовать, править, управлять, держать под
контролем, держать в
руках;
~i 2.:
царить;
~ado:
правление, управление;
~ato:
подданный;
~istaro:
правительство;
mem~ado, 1.:
самоуправление;
mem~ado, 2.:
самоуправление;
mem~ado, 3.:
самообладание;
super~i:
преобладать, господствовать, главенствовать.
tokiponaj
~i:
lawa.
[^Revo]
[reg.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2012/06/04 00:10:10 ]