tradukoj: be br en es fr hu nl ru

*mok/i

*moki

(tr)
Malŝate, ofende ridindigi iun aŭ ion: ne moku maljunulon; fripona atestanto mokas juĝiston; vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, ... tial mi mokos, kiam timo vin atakos [1]; la mokanto estos mokataZ; ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via [2]; (figure) ne moku riveron neatinginte la teron [3] VD:insulti, kritiki, rikani,

moka

Malrespekte rida: ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon [4].

moko

Intenca malrespektaĵo, rido aŭ alia malestima esprimo: vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi [5].

mokanto

Priridanto, elmontranto de sia malrespekto: mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas [6].

mokataĵo

Homo aŭ afero mokata, rigardata kiel malestiminda, ridinda: li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj [7]

moketi

Milde, negrave moki, por komuna amuzo: la laboristoj moketis unu la alian: – Sidorov, por kio vi venis? Vi ja havas libertempon [8]! VD:inciteti

mokinda

Ne respektinda, tia ke ĝin oni facile mokas: hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj [9].

tradukoj

anglaj

~i: mock, deride, jeer at, scoff at, make a butt of, make sport of, poke fun at, ridicule, taunt.

belorusaj

~i: насьміхацца, зьдзеквацца, высьмейваць.

bretonaj

~i: goapaat, ober goap, ober al lu gant ub.; ~a: goapaus; ~o: goapadenn; ~anto: goapaer; ~eti: añjinañ; ~inda: lu.

francaj

~i: se moquer de, railler; ~a: moqueur (adj.); ~o: moquerie, raillerie; ~anto: moqueur (subst.), railleur (subst.); ~ataĵo: objet de moqueries, tête de turc; ~eti: mettre en boite (plaisanter), plaisanter (quelqu'un), taquiner; ~inda: ridicule.

hispanaj

~i: burlar se, ridiculizar; ~a: burla, ridículo (adj.); ~o: burla, ridículo (sust.).

hungaraj

~i: gúnyol, kigúnyol.

nederlandaj

~i: spotten, bespotten.

rusaj

~i: издеваться, насмехаться, высмеивать, осмеивать; ~a: насмешливый; ~o: насмешка; ~anto: насмешник; ~ataĵo: предмет насмешек; ~eti: поддразнивать, подтрунивать, трунить; ~inda: смешной, нелепый.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:25-26
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 5
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo, (rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando))
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:12
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:41
8. V. Varankin: Metropoliteno
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:7

[^Revo] [mok.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2010/07/12 16:30:18 ]