tradukoj: be bg de en es fa fr hu it ku nl pt ru sv

*insult/i

*insultiTEZ

(tr)
Maldece agi kontraŭ iu per ofendaj paroloj: li koleras kaj insultas [1]; kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas [2] la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas laboriZ; ŝia patrino insultis ŝin, kial (demandante kial) ŝi revenis tiel malfrue [3]; ne rapidu insulti, volu aŭskulti. [4] VD:humiligi, mallaŭdi, ofendi, riproĉi

insultoTEZ

Vortoj, per kiuj oni insultas: superŝuti, superĵeti iun per insultojZ; insulto ne algluiĝas [5]; insultaj paroloj. VD:survango

insultaĵo

Celo de insultado: ni fariĝis mokataĵo kaj insultaĵo por niaj ĉirkaŭantoj [6].

insultemaZ

Volonte insultanta.

tradukoj

anglaj

~i: insult.

belorusaj

~i: абражаць, зьневажаць; ~o: абраза, зьнявага.

bulgaraj

~i: псувам.

francaj

~i: injurier, insulter, invectiver, outrager; ~o: injure, insulte, invective; ~aĵo: insulté, objet d'insultes; ~ema: grossier, porté à l'insulte, insultant. ~a: d'insulte, insultant, injurieux, invectif, outrageux.

germanaj

~i: beschimpfen, schimpfen; ~o: Beschimpfung.

hispanaj

~i: insultar; ~o: insulto.

hungaraj

~i: sérteget, inzultál; ~o: sértegetés, sértő szó; ~aĵo: sértegetés tárgya; ~ema: goromba.

italaj

~i: insultare, inveire; ~o: ingiuria, insulto.

kurdaj

~i: çêr kirin.

nederlandaj

~i: beledigen, uitschelden; ~o: belediging.

persaj

~i: دشنام گفتن، ناسزا گفتن، اهانت کردن، توهین کردن; ~o: دشنام، ناسزا، فحش; ~aĵo: آماج دشنام; ~ema: فحاش، دشنام‌گو.

portugalaj

~i: insultar; ~o: insulto; ~ema: insultante.

rusaj

~i: оскорблять; ~o: оскорбление.

svedaj

~i: förolämpa; ~o: förolämpning.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 79:4

[^Revo] [insult.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2012/01/31 08:10:10 ]