tradukoj: be bg br ca de en es fr hu nl pt ru

*monument/o [1]

*monumentoTEZ

1.TEZ
ARKI Konstruaĵo grava, impona, ofte memoriga pri iu aŭ io: tiuj kavernoj estas interesaj monumentoj de la antaŭhistoria pratempo; Partenono estas la plej admirinda monumento en Ateno; monumenta arkitekturo. VD:memorsigno
2.
(figure) Daŭre grava verko: tiu libro estas senkompara scienca monumento; Iliado estas eble la plej bela literatura monumento de la antikveco; per sia verko Zamenhof konstruis al si mem neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo.

tombomonumento, tomba monumentoTEZ

ARKI Luksa konstruaĵo ĉirkaŭ la tombo de mortinto: tio estas la tomba monumento de Raĥel ĝis la nuna tago [2]; la filmo montras la tombomonumenton de Mwl Nyerere [3].

tradukoj

anglaj

~o: monument; tombo~o, : mausoleum.

belorusaj

~o: манумэнт, помнік; tombo~o, : маўзалей.

bretonaj

tombo~o, : mozoleon.

bulgaraj

~o: монумент, паметник; tombo~o, : мавзолей.

francaj

~o: monument; tombo~o, : mausolée.

germanaj

~o: Monument, Denkmal; tombo~o, : Mausoleum.

hispanaj

~o: monumento; tombo~o, : mausoleo.

hungaraj

tombo~o, : mauzóleum.

katalunaj

~o: monument; tombo~o, : mausoleu.

nederlandaj

~o: monument; tombo~o, : mausoleum.

portugalaj

~o: monumento; tombo~o, : mausoléu.

rusaj

~o: памятник, монумент; tombo~o, : мавзолей.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:20
3. N. Vessella: Changamano, 1996-1999

[^Revo] [monume.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2011/12/07 21:10:21 ]