tradukoj: be cs de en fr hu nl pl ru tr

*sign/o [1]

*signo

1.
Io ajn perceptebla (streko, desegnaĵo, figuro, bildo, objekto, gesto), kio elvokas en la spiriton ideon pri alia afero; ekstera distingilo: fariZ, doni signojn per la lipojZ, per la okulojZ; tio estas bona signoZ; ĉie oni vidis signojn de malĝojoZ; kongresoj farataj sub la signo de la verda standardoZ; la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboroZ; signo kaj atentigiloZ.
2.
KOMP Elemento de konvencia aro da esprimiloj uzataj por prezenti informojn; precipe litero de alfabeto, cifero, interpunkciaj signoj, la sonoj de parolo: demandosigno (?); krisigno aŭ ekkria signo (!); egalosigno (=); pliosigno (>); (arkaismo) havi ankoraŭ signon de demandoZ (demandosignon, do: esti tute necerta). TUT:datumoVD:signalo, simbolo
3.
MAT[2](fakula ĵargono) (de nombro) Ĝia eco esti pozitivanegativa: pozitiva aŭ plusa, negativa aŭ minusa signo de variablo (ĝia pozitiveco, negativeco), de funkcio (la signo de ĝia valoro); se la signo de kontinua funkcio ŝanĝiĝas inter a kaj b, tiu nepre nuliĝas ĉe iu punkto de intervalo ]a,b[; produto estas pozitiva, se kaj nur se la du faktoroj havas saman signon; la kartezia prisigna regulo (regulo liganta la nombron da strikte pozitivaj radikoj de polinomo kaj la nombron da signoŝanĝoj en la vico de ĝiaj koeficientoj) [3].
Rim.: Temas kompreneble pri metafora uzo de la tipografia senco de vorto „signo“, ĉar pozitiveco kaj negativeco de nombro povas esti indikitaj pere de la plusominuso, kiu aperas en ĝia cifera prezento. Ĉar pozitiveco kaj negativeco ne estas per si mem matematikaj objektoj, oni ofte preferas paroli pri la signumo de nombro, t.e. pri la valoro, kiun alprenas ĉe ĝi la koncerna funkcio. La pli tradicia formo „signo“ restas tamen uzata, precipe en kunmetaĵoj, kiel samsigna, kontraŭsigna, signoŝanĝo...

signi

(tr)
1.
Esti signo pri, montri, signifi: signi la vojon; lia fizionomio signis plenan senzorgecon; lingvo estas pure kondiĉa signado de ideojZ; tia obstino kaj senkritiko signas ian nescienceman spiritostaton.
2.
Fari signon al iu, atentigi iun per signo: mi signis al la fiakristo.
3.
Distingigi iun aŭ ion per signo: tiu verko signas epokon en la drama literaturo; tiu decido signas gravan paŝon en la historio de nia movado.

signaro

KOMP Aro da signoj (signorepertuaro), ofte kun la implicata numerado (kodo). SUB:alfabeto, tiparo

signumo

1.
MAT[4]
a)
Funkcio, ĵetanta reelon al +1, se la reelo estas pozitiva, al 0, se ĝi estas 0, al -1, se ĝi estas negativa; bildo per tiu funkcio: la produto de reelo per ĝia signumo egalas al ĝia absoluta valoro.
Rim.: En [5] troviĝas por tiu termino tradukoj, kiuj suspektigas, ke oni komprenas ĝin kun la senco signo 3; tiom pli, ke oni donas la sencon de funkcio al alia termino, nome „signumfunkcio“. Tio povas esti provo lerte evakui la terminon signo, kiu ne montras al difinita matematika objekto kaj kies ambigueco povas ĝeni. Ja oni legas en [6], ke „se a estas negativa nombro, -a havas negativan signon, sed pozitivan signumon“, sed temas pri vortludo: neniu dirus „-a havas negativan signon“ por signifi, ke minuso staras antaŭ a! Do entute ŝajnas, ke la maloftaj uz-okazoj de la malŝatata „signo“ ne pravigas reformon de jam tradicia kaj internacia terminologio, sed aprobindas la strebo al pli rigora lingvaĵo, anstataŭigante la terminon „signo de nombro“ per „signumo de nombro“, kiam tion ebligas la kunteksto.
b)
Funkcio, kiu ĵetas permuton al 1, se ĝi estas para, kaj al -1 alie: signumo estas la nura homomorfio de la simetria grupo al la grupo {-1,1}, kiu ĵetas la duelementajn ciklojn al -1.
2.
KOMP La signoj + kaj - uzataj en nombroprezento.

antaŭsigno

Signo anoncanta ion anticipe.

kontraŭsigna

MAT[7]
(p.p. nombroj) Havantaj malsaman signon 3: produto de du kontraŭsignaj faktoroj estas negativa.

kromsigno

TIP Signo, kiu ne funkcias sole, sed almetiĝas al ĉefsigno ordinare precizigante aŭ modifante ĝian valoron.

*postsigno, postesigno(arkaismo)

Signo postlasita de io pasinta aŭ okazinta: nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preĝejo [8]; ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato [9]; Egipto estas klara postsigno de la mano de Oziriso [10]; por forigi la lastajn postesignojn de la ekscito, li iris al Sara [11]; Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj [12].

krucosigni

KRI Beni per mansigno simbolanta krucon per vertikala kaj horizontala movoj: kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj [13]; ― Sufiĉe jam, Kristo estas kun vi, krucosignu vin. ― Sed mi ne krucosignis min [14].

premsigno

Signo, kiun la premo de malmola objekto lasas en pli mola substanco; pli ĝenerale, spuro de inko, graso ks, lasita de unu objekto alpremita al alia: vaksa premsigno de ŝlosilo; sekvi la premsignojn de ĉasbesto; [la poŝtuko] sufiĉe nete montris premsignon de polmo [15].

samsigna

MAT
(p.p. nombroj) Havantaj la saman signon 3: la sumo de samsignaj nombroj estas samsigna kiel ili.

piedsignoZ, paŝosignoZ, sekvosignoZ

Signo postlasita de piedo de homo aŭ besto sur la tero.

supersigno

LINTIP Kromsigno metata super litero aŭ matematika simbolo por indiki specialan fonetikan valoron, matematikan operacion kaj tiel plu: Esperanto uzas tri supersignojn: ĉapelon super ĉ, ĥ, ĝ, ĵ, ŝ; superpunkton en i, j; kaj lunarkon super ŭ.

signobildo

1.
KOMP Ĉiu el diversaj grafikaj aspektoj kiujn povas akcepti unu signo: en iuj tiparoj la signosignoj de tute diversaj signoj, kiaj estas la literoj I, l kaj la cifero 1, estas identaj; en iuj tiparoj la suba parto de la signosigno de g estas fermita, en aliaj ĝi estas malfermita, sed ambaŭ prezentas unu saman signon: la literon g. VD:signaro, tiparo
2.
TIP La presanta surfaco de prestipo. TUT:tipo

signoŝanĝo

MAT[16]
(de bildigo) Ŝanĝiĝo de la signo 3 de ĝiaj valoroj laŭ la valoro de la argumento: la funkcio x2-4 prezentas signoŝanĝon ĉe -2 kaj alian ĉe +2.

tradukoj

anglaj

~o 1.: sign; ~o 2.: sign, character; ~o 3.: sign; ~aro : character set; ~umo a: signum (function); ~umo b: sign, signum, signature; ~umo 2.: number sign; antaŭ~o: foreshadower; kontraŭ~a: opposite-signed; sam~a: of the same sign, same-sign; super~o : accent; ~obildo 1.: glyph; ~obildo 2.: face; ~oŝanĝo: change in sign, sign inversal. kartezia pri~a regulo: Descartes['] rule of signs.

belorusaj

antaŭ~o: знак, прадвесьце, прыкмета.

ĉeĥaj

~o 1.: znamení.

francaj

~o 3.: signe; ~o: signe; ~i 2.: faire signe; ~i 3.: être le signe de, marquer (être marquant); ~aro: répertoire de signes; ~umo a: fonction signe; ~umo b: signature, parité; antaŭ~o: signe avant-coureur, présage; kontraŭ~a: de signe contraire; krom~o: accent (écrit), signe diacritique; post~o, : trace, vestige; kruco~i: faire le signe de croix, signer (faire le signe de croix); prem~o: empreinte; sam~a: de même signe; pied~o, paŝo~o, sekvo~o: empreinte; super~o: accent (sur une lettre...); ~obildo 1.: glyphe (tipo.); ~obildo 2.: œil (typo.); ~oŝanĝo: changement de signe, inversion de signe. demando~o: point d'interrogation; kri~o: point d'exclamation; kartezia pri~a regulo: règle des signes de Descartes.

germanaj

~o 1.: Zeichen; ~o 2.: Zeichen, Symbol; ~o 3.: Vorzeichen; ~i 1.: zeigen, bezeichnen; ~aro : Zeichensatz; ~umo a: Signum(funktion); ~umo b: Signatur; ~umo 2.: Vorzeichen; antaŭ~o: Vorzeichen; kontraŭ~a: mit entgegengesetzten Vorzeichen; sam~a: mit gleichem Vorzeichen; pied~o, paŝo~o, sekvo~o: Spur; super~o : Überzeichen, Diakritikum; ~obildo 2.: Bild; ~oŝanĝo: Vorzeichenänderung, Vorzeichenwechsel. kartezia pri~a regulo: Descartessche Zeichenregel.

hungaraj

~o 1.: jel; ~o 2.: jel, karakter; ~o 3.: előjel; ~i 1.: jelez; ~i 2.: jelez; ~i 3.: jelöl , jelent; ~aro : jelkészlet, karakterkészlet; ~umo a: előjelfüggvény, szignumfüggvény; ~umo 2.: előjel; antaŭ~o: előjel; kontraŭ~a: ellenkező előjelű; post~o, : nyom; prem~o: lenyomat, benyomódás; sam~a: azonos előjelű; pied~o, paŝo~o, sekvo~o: lábnyom; super~o : felüljelzés, ékezet; ~obildo 1.: karakterkép, jelalak; ~obildo 2.: nyomókép; ~oŝanĝo: előjelváltás. demando~o: kérdőjel; kri~o: felkiáltójel; egalo~o: egyenlőségjel; kartezia pri~a regulo: Descartes-féle előjelszabály.

nederlandaj

~o 1.: teken; ~o 2.: teken, symbool; post~o, : spoor; prem~o: afdruk, spoor.

polaj

~o 3.: znak; ~umo a: funkcja sgn, signum; ~umo b: znak; kontraŭ~a: przeciwny; ~oŝanĝo: zmiana znaku. kartezia pri~a regulo: reguła znaków Kartezjusza.

rusaj

~o 1.: знак; ~o 2.: знак, литера; ~o 3.: знак; ~i 1.: означать, обозначать, обозначить; ~i 2.: подать знак; ~i 3.: означать, обозначать, обозначить; ~aro : набор литер; ~umo a: знаковая функция, сигнум; ~umo b: знак, сигнатура; ~umo 2.: знак числа; antaŭ~o: знак, предзнаменование, примета; kontraŭ~a: противоположного знака; post~o, : след; prem~o: след, отпечаток; sam~a: одинакового знака; pied~o, paŝo~o, sekvo~o: след; super~o : верхний диакритический знак; ~obildo 1.: начертание; ~obildo 2.: очко литеры; ~oŝanĝo: изменение знака. kartezia pri~a regulo: правило знаков Декарта.

turkaj

~o 1.: işaret.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §393
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
6. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 105
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:31
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
12. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
13. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
14. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Kampulo Marej, La Ondo de Esperanto, 2003:4 (102)
15. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 27
16. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Sxajnas al mi, ke tia uzo apartenas al la fako TIP,
      des pli se konsideri la ekz-ojn. Cetere mi ne scias,
      kio apogas la strangan formon "plio~o".
      [MB]
    
pri ~umo a:
        En la posta komputika senco, "~umo" refarigxas nura
        signo (+ aux -). Cxu prave?
        Ekz-oj de uzo en REVO: ~umsxangxo estas unuloka operacio, ~umo
        kiel parto de numeralo KOMP, ~umhava/sen~uma malfinioj.
        Indus trovi aliajn ekz-ojn. [MB]
      

[^Revo] [sign.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.43 2010/11/11 17:30:49 ]