tradukoj:
be bg cs de en es fr hu it nl pt ru tp
*konstru/i [1]
*konstrui
(tr)
- 1.
-
Starigi sur la tero
masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon:
konstrui domon, ponton, podion, turon, altaronZ;
konstrui kastelojn en la aero
(priparoli aferojn belajn sed neeblajn)
;
kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu
instruas[2];
(figure)
konstrui nestonZ, vojonZ,
ŝipon.
- 2.
-
Aranĝi erojn de tuto laŭ ia ordo:
konstrui ideojn,
konstrui libron, verkon, poemon;
bone konstruita homoB;
bestoj konstruitaj kiel la homoZ;
bonege konstruitaj organoj de voĉoZ;
ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde per la vojo de
amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj
cirkonstancojZ
komponi 1.
- 3.
- (figure)
Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo:
konstrui sian fizikan ekzistadon sur iuZ;
tiu tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas
kaj feliĉigasZ;
oni provas konstrui la eŭropan unuecon kaj la pacon de l' mondo;
nia ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj
principoj, kiel aliaj societojZ.
- 4.
-
Regule kunmeti vorton kun alia vorto aŭ speciala formo de vorto:
oni konstruas ĉiujn esperantajn verbojn kun la helpa verbo
„esti“;
tiu prepozicio latine konstruiĝas kun la akuzativo.
konstruo
- 1.
-
Ago konstrui:
la konstruo daŭris tri jarojn;
nenia konstruo povas esti sen
bruo[3];
alporti sian briketon al konstruoZ,
sian ŝtonon por konstruoZ.
- 2.
-
Maniero, laŭ kiu io estas konstruita:
la konstruo de la regnoZ;
tio venas de la konstruo de niaj organojZ;
konstruo de l' korpoZ,
de lingvoZ;
vi ne scias la konstruon de tiu verbo.
- 3.
- konstruaĵo
ni ekvidis altan konstruon;
en la granda blanka konstruoZ;
ruinige renversi la tutan konstruon de la morala
mondoZ.
konstruaĵo
-
Io konstruita, ekzemple
domo,
stalo,
hangaro,
budo...
konstruejo
-
Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn, grandajn maŝinojn...:
kiam onklino Ŝi informiĝis ke Hiukin, ŝia
bofilino registris sin por labori sur la konstruejo, ŝi
estis tiel konsternita, ke dum la tuta posttagmezo ŝi
portante la 18-monatan nepeton en la brakoj, jen eksidis,
jen ekstaris sen momenta kvieto
[4].
konstruisto
-
Homo, kiu planas kaj efektivigas konstruadon:
li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li
lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj
[5].
alkonstrui
(tr)
-
Konstrui
ĉe jam staranta konstruaĵo:
En la 19-a jarcento oni ... al iom pli grandaj
murfragmentoj alkonstruis domojn
[6].
malkonstrui
(tr)
-
Disfaligi konstruaĵon.
prikonstrui
(tr)
-
Garni per konstruaĵoj:
prikonstrui montonZ.
antaŭkonstruaĵo
-
Konstruaĵo, antaŭanta la ĉefan
konstruaĵon:
ili atingis pordegon kaj antaŭkonstruaĵon,
dediĉitajn al Iŝtar, kiuj formis alirejon al vasta korto,
en kiu staris la granda templo de Merodaĥ
[7].
Rim.: En la vortaro Minnaja (ItaEsp), ĉi tiu vorto indikas
„doman prilaboraĵon“. [A. Codazzi]
domkonstruejo
-
Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn.
subkonstruaĵo
-
Bazo, subtera, fundamenta aŭ subporta parto de
konstruaĵo.
tradukoj
anglaj
~i 1.:
build, construct, erect, make, put up, set up;
~i 2.:
establish, organize;
~i 3.:
construct, craft;
~o 1.:
construction;
~o 2.:
construction;
mal~i:
demolish, take to pieces;
sub~aĵo:
foundation.
belorusaj
~i:
будаваць, пабудаваць;
~o 1.:
будоўля, будаваньне;
~o 2.:
канструкцыя, будова, пабудова, структура;
~o 3.:
будынак, збудаваньне;
~aĵo:
будынак, збудаваньне, канструкцыя;
mal~i:
разбураць, руйнаваць;
pri~i:
аббудоўваць, забудоўваць;
antaŭ~aĵo:
прыбудова;
sub~aĵo:
падмурак, база, падстава.
bulgaraj
~i:
строя;
~aĵo:
сграда.
ĉeĥaj
~i:
stavět, budovat.
francaj
~i 1.:
bâtir, édifier;
~i 2.:
former, organiser;
~i 3.:
former, organiser;
~i 4.:
former (un mot, une phrase);
~i:
construire;
~o 1.:
édification;
~o 2.:
bâti, structure;
~o 3.:
bâtiment, édifice;
~o:
construction;
~aĵo:
bâtiment, construction (bâtiment), édifice;
~ejo:
chantier;
~isto:
bâtisseur (subst.), constructeur (subst.);
al~i:
adjoindre à une construction;
mal~i:
abattre, démolir, détruire;
pri~i:
bâtir (un terrain), construire (un terrain);
sub~aĵo:
fondation (d'un édifice), substructure.
~i kastelojn en la aero:
bâtir des châteaux en espagne.
germanaj
~i 1.:
errichten, aufbauen, konstruieren;
~i 2.:
bilden, konstruieren;
~i 3.:
bilden;
~i 4.:
bilden, formen;
~o 1.:
Errichtung, Konstruieren;
~o 2.:
Bau, Aufbau;
~o 3.:
Gebäude, Konstruktion;
~aĵo:
Gebäude, Konstruktion;
mal~i:
niederreißen, abbauen ;
pri~i:
bebauen;
sub~aĵo:
Unterbau, Fundament.
hispanaj
~i:
construir.
hungaraj
~i 1.:
épít;
~i 2.:
szerkeszt, összeállít;
~i 3.:
épít, alakít;
~i:
képez, alakít;
~o 1.:
építés;
~o 2.:
konstrukció, felépítés, szerkezet;
~o 3.:
épület;
~aĵo:
épület;
mal~i:
lebont;
pri~i:
beépít;
antaŭ~aĵo:
előépület;
sub~aĵo:
alépítmény, alap(ozás).
~i kastelojn en la aero:
légvárakat épít
;
kiu ĉe l' vojo ~as, tiun ĉiu
instruas:
ki az úton épít, sok
bírálóra talál;
nenia ~o povas esti sen
bruo:
az építés zajjal jár.
italaj
~i:
costruire;
~o:
costruzione;
~aĵo:
costruzione (edile);
~ejo:
cantiere;
~isto:
impresario (edile), costruttore (sost.);
mal~i:
demolire, smantellare;
pri~i:
edificare (un terreno);
dom~ejo :
cantiere edile;
sub~aĵo:
platea (edil.), basamento.
nederlandaj
~i:
bouwen;
~o 1.:
constructie;
~o 2.:
constructie;
~o 3.:
gebouw;
~aĵo:
gebouw;
mal~i:
afbreken;
pri~i:
bebouwen;
sub~aĵo:
fundament.
portugalaj
~i:
construir, edificar, erigir, arquitetar, fabricar.
rusaj
~i:
строить, построить;
~o 1.:
строительство;
~o 2.:
конструкция, построение;
~o 3.:
здание, постройка;
~aĵo:
здание, постройка, конструкция
(металлическая
и т.п.);
mal~i:
разрушить, разобрать;
pri~i:
застроить;
antaŭ~aĵo:
пристройка;
sub~aĵo:
база, фундамент, основание.
tokiponaj
~aĵo:
tomo.
[^Revo]
[konstr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.30 2009/05/21 16:30:19 ]