tradukoj: be fr nl pt ru

1moral/o [1]

moralo

1.
Parto de la filozofio esploranta la principojn de homa konduto kaj instruanta pri la celinda bono kaj pri la devoj. SIN:etiko.
2.
Tuto de la reguloj montrantaj al la homo liajn devojn en socia aŭ privata konduto.
3.
Tuto de la kondutreguloj kaj moroj de iu aparta socio.

morala

1.
Koncernanta la moralon: moralaj devoj; morala instruo.
2.
Morale bona, konforma al la devo kaj virto: malmorala homo, ago; moraleco.
3.
Spirita, nekorpa, nemateria: la moralaj bezonoj de la homo; mezuri la moralajn meritojn de ĉiu estas neebleZ; la urbestraro donis al ni sian moralan apogonZ; ili rigardis min kiel sian moralan ĉefonZ; havi de Esperanto nur moralan profitonZ; morale respondi pri io; morale tia konkurado estus peko kontraŭ la internacilingva ideo, kaj praktike ĝi kondukas al fiaskoZ.

moralaĵo

Morala instruo, konkludo: la moralaĵo de la fablo estas, ke...

profesia moralo

FIL Moralo pri la propraj cirkonstancoj kaj agoj de iuj profesianoj: s-ro Hong SokHjon, neniom kalkulante sian profesian moralon kiel ĵurnalisto, ... helpis la kandidaton de regpartio kontraŭleĝe [2].

senmoraligi

Deturni iun de la devo kaj virto. VD:korupti, delogi.

tradukoj

belorusaj

~o: мараль, маральнасьць; ~a: маральны; ~aĵo: мараль (напр., байкі); sen~igi: дэмаралізаваць.

francaj

~o: éthique (subst.), morale (subst.); ~a: éthique (adj.), morale (adj.); ~aĵo: morale (de l'histoire etc.); profesia ~o: déontologie; sen~igi: pervertir.

nederlandaj

~o 1.: zedenleer; ~o 2.: moraal; ~o 3.: moraal; ~a: moreel, zedelijk; ~aĵo: moraal, strekking; sen~igi: zedeloos.

portugalaj

~o: moral.

rusaj

~o: мораль, нравственность; ~a 1.: моральный, нравственный; ~a 2.: моральный, нравственный; ~a 3.: моральный; ~aĵo: мораль (басни и т.п.), нравоучение; sen~igi: деморализовать. mal~a: аморальный, безнравственный.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Dekmil: la solidareco, 2005-08

[^Revo] [moral.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2008/11/05 17:31:56 ]