tradukoj: be bg de en es fr hu it la nl pl pt ru sv tr

*mus/o [1]

*muso

1.TEZ
ZOO Genro el familio musedoj (Mus), tre malgranda rodulo vivanta kutime en domoj: muso la katon ĉiam ofendis (rabia) [2]; kuradi kiel venenita muso (senutile barakti) [3].
2.TEZ
KOMP Enigilo (dialoga disponaĵo) kiun la uzanto movas (ĵargone: „trenas“) sur horizontala ebeno (ekz-e sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante muskursoron sur la ekrano de sia komputilo. La elekton de la montrata pozicio kaj de la responda ekranaĵo la uzanto indikas per premo (kutime akompanata de „klako“) sur klavon provizitan sur la dorso de la muso.

dormomusoTEZ

(komune)
ZOO Eta griza ronĝulo vivanta en arbaroj de Centrazio ĝis Eŭropo, noktema, tradormanta la vintron, genro el la familio gliredoj (Glis): mi trinkas kiel fiŝo, mi dormas kiel dormomuso [4].

kampomusoTEZ

(komune)
ZOO Eta ronĝulo simila al muso, ne vivanta en domoj sed en kamparo.

Miĉjo MusoTEZ

ItEspKINPERS
Anglalingve Mickey Mouse. Imaga persono kreita de Walt Disney en 1928.

tradukoj

anglaj

~o: mouse; dormo~o: dormouse; kampo~o: grass vole; Miĉjo M~o : Mickey Mouse.

belorusaj

~o: мыш.

bulgaraj

~o: мишка.

francaj

~o: souris; dormo~o: loir; kampo~o: campagnol, mulot.

germanaj

~o: Maus; dormo~o: Siebenschläfer; kampo~o: Feldmaus.

hispanaj

~o: ratón; dormo~o: lirón; kampo~o: campañol; Miĉjo M~o: Mickey Mouse.

hungaraj

~o: egér; dormo~o: pele; kampo~o: pocok.

italaj

~o 1.: topo; ~o 2.: mouse (inform.); dormo~o: ghiro; kampo~o: topo selvatico; Miĉjo M~o: Topolino.

latina/sciencaj

~o 1.: Mus; dormo~o : Glis.

nederlandaj

~o: muis; dormo~o: relmuis, zevenslaper, tuinslaper; kampo~o: veldmuis.

polaj

~o: mysz.

portugalaj

~o 1.: rato (zool.); ~o 2.: mouse (inform.).

rusaj

~o: мышь; dormo~o: соня-полчок; kampo~o: полёвка.

svedaj

~o: mus.

turkaj

~o: fare.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Bonkori: La Domo de Bonkori, 2002

administraj notoj

pri kampo~o :
Ĉu tio estas Apodemus sylvaticus?

[^Revo] [mus.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2011/07/14 12:10:13 ]