tradukoj: de en es fr he pl pt ru sk tp

*en[1]

I.

*enTEZ

1.
Prepozicio; uzate kun nominativo, indikas fizikan aŭ abstraktan lokon, staton aŭ cirkonstancon, kie io estas:
a)TEZ
(Kun nominativo:) Indikas la lokon, interne de kiu io aŭ iu estas, kie io okazas: mia onklo loĝas en Berlino; mi sentas min sana kiel fiŝo en akvo; mia koro tremas en mi [2]; en malproksimeco oni ekvidis bluajn montojn; la infano kuris en la korto; la suno rebrilas en la klara akvo; (figure) mia amo restas ĉiam en la limoj de la infana devo; (figure) en la lingvo Esperanto ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo; (figure) en tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
b)TEZ
(Kun nominativo:) Indikas la tempon, dum kiu okazas (aŭ okazis, aŭ okazos) la ago: mi parolos al vi en tempo pli oportunaZ; en la tago, kiam mi vidis ŝin, mi ŝin amis; en la venonta jaro, mi vizitos GermanujonZ; en unu vespero, mi ĉion verkis; en la daŭro de unu monato [3]; en malbona veteroZ. VD:ĉe, je, dum.
c)
(Kun nominativo:) Indikas la staton de objekto: danĝere estas lasi lin plu en tia liberecoZ; la forto grandiĝas en premateco; mi vagis en granda mizeroZ; ili estis en granda nombro [4] (grandnombre); lernigu la manieron, en kiu oni devas vivi inter ĝentilaj personojZ; paroli en alia manieroZ; kien vi iras en tia izoleco?; en granda kolero; en konsento; en akompano kun iu; mia pulso en takto batas; en longaj girlandoj pendis mirindaj kreskaĵoj [5]; puntoj kaj bantrozetoj kuniĝis en mirinda bonordigita senordecoZ.
d)TEZ
(Kun nominativo:) Indikas cirkonstancon karakterizantan la agon: li kuris malsupren en (per) kelkaj saltoj; vi manĝos vian panon en (ĉe) la ŝvito de via frunto; en liaj okuloj [6] (laŭ lia juĝmaniero, opinio); disflugiĝi kiel polvo en ventoZ; morti en turmentoj; en (je) la nomo de; ŝiaj haroj estis kunvolvitaj en (per) pezaj plektoj. VD:ĉe, je, laŭ, per.
2.
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per finpunkto, t.e. fizikan aŭ abstraktan lokon, situacion aŭ staton, internen de kiu io aŭ iu moviĝas, celas, strebas, evoluas:
a)
(Kun akuzativo:) Indikas lokon, en 1.a kiu situas la celo aŭ finpunkto: iri en teatron; „Vi devas nepre veturi en banlokon!“ diris la ombro [7]; la infano kuris en la korton; la birdo flugas en la ĉambronZ; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas [8]; meti ion en sian poŝon; ĵeti en sakon; sablero falis en mian okulon; skribi en libronZ; mi malfermas la pordon en la dormoĉambron (t.e. la pordon kiu kondukas en la dormoĉambron, per kiu oni transiras en la dormoĉambron ) [9].
b)TEZ
(Kun akuzativo:) Indikas la finan staton, situacion ktp de evoluo, aliiĝo, ŝanĝo: fendi ŝtipon en du partojnB; li rompis la vazon en pecetojn; la fumo longiĝis en mirindajn fantomojn; kunpremi la manon en pugnon; traduki libron en alian lingvon; la lando estis dividata en naŭ provincojn; miloj da voĉoj kunfandiĝis en grandegan harmonion; la glacio forgutis en brilajn larmojn; la milito kondukis multajn en mizeron; lia malkaŝemeco aliformiĝis en aroganteconZ. VD:el 2

al enTEZ

(malofte)
Direkte al la interno de io.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
II.
Memstara vortero kun la senco de en *12в:

ena

Interna.

eneZ

Interne.

ene de

(prepoziciaĵo)
1.TEZ
en1.a, en la interno de, sine de: ene de la arbaro ŝi renkontas tiun kiun ŝi pli amas ol iu ajn estaĵo [10].
2.
Dum tiu daŭro sed ne transe: kontraŭ disciplinaj decidoj de la akademia senato la koncernatoj povas protesti ene de 90 tagoj [11].

enigiZTEZ

(tr)
1.
Penetrigi: ŝi enigis la manojn en siajn densajn harojnZ.
2.TEZ
KOMP Transmeti datumon en komputilon: enigu la pasvorton!

enigaĵoTEZ

KOMP
Enigata datumo. SUP:donitaĵo

enigoTEZ

KOMP Enigado aŭ enigaĵo.

enigiloTEZ

KOMP
Aparato por enigi datumojn: klavaro kaj skanilo estas enigiloj. TUT:aparataro

eniĝiTEZ

Penetri, enprofundiĝi: kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu (interveni, sin miksi, ŝovi la nazon.) [12]; la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribasZ.
III.
Prefikso kun iu el la sencoj de en:
1.
la libro enhavas 30 ĉapitrojn (havi); la ĉambro entenis 40 personojn teni).
2.
engluti, enskribi, enblovi, enbrakigi, envicigi, enkasigi, enterigi, enloĝiĝi, enŝipiĝi, endormiĝi.

tradukoj

anglaj

~ 1.: in; ~ 2.: into; al ~: into; ~a: inside, inner; ~e: inside; ~igi 2.: enter, type in; ~igaĵo: input data; ~igo : input; ~igilo: input device.

francaj

al ~: dans, en, à; ~a: (de) dedans, intérieur, interne; ~e: dedans, à l'intérieur; ~e de 1.: à l'intérieur de; ~e de 2.: dans un délai de; ~igi: faire entrer, entrer (quelque chose), introduire, mettre dedans; ~igaĵo: entrées, inputs; ~igo : saisie (info.); ~igo: introduction; ~igilo: périphérique d'entrée; ~iĝi: entrer, pénétrer, s'introduire; en 2.: en- (préfixe), in- (préfixe), intro- (préfixe).

germanaj

~ 1.: in, im; ~a : innen, darinnen, drinnen; ~e: innen, innerhalb; ~igi 1.: hineintun, hineinschieben, reintun; ~igi 2.: eingeben; ~igaĵo: Eingabe; ~igo : Eingeben; ~igilo: Eingabegerät; ~iĝi: hineingehen, eindringen; en 1.: ein-, ent-, in-, bein-.

hebreaj

~ a: בתוך; ~ 1.: ב-; ~ a: לתוך; ~ b: ל-; ~a: פנימי; ~e: בפנים; ~igi 1.: להחדיר; ~igaĵo: קלט; ~igo : קליטה; ~igilo: התקן קלט, יחידת קלט; ~iĝi: לחדור.

hispanaj

~ 1.: en.

polaj

~ 1.: w; ~ 2.: w; al ~: w, do wewnątrz; ~a: w, wewnątrz; ~e: w środku, wewnątrz; ~e de 1.: wewnątrz; ~e de 2.: w czasie (czegoś), podczas (czegoś); ~igi 1.: wkładać, wsadzać, wtykać, pogrążać; ~igi 2.: wprowadzać, wsadzać (pot.); ~igaĵo: dane wsadowe, wsad (pot.); ~igo : wejście; ~igilo: wejście, urządzenie wejściowe; ~iĝi: wchodzić, wtykać się, wtrącać się, pogrążać się.

portugalaj

~ 1.: em, dentro de.

rusaj

~: в; ~a: внутренний; ~e: внутри; ~igi: ввести; ~igaĵo: входные данные; ~igo : ввод; ~igilo: вводное устройство; ~iĝi: войти, встрять; en 2.: в-, во-.

slovakaj

~ 1.: v; ~ 2.: do.

tokiponaj

~a: insa.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 55:4
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 13
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 5:23
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:12
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. V. Varankin: Metropoliteno
10. M. de France, trad. R. Rius: La Lajo pri la Lonicero, 2003
11. AIS San-Marino: Statuto, 1986
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [en.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2011/08/19 05:10:12 ]