tradukoj: be br de el en es fr hu it nl pt ru sv

3naturalism/o

naturalismo

1.
FIL Doktrino neanta ĉion ajn supernaturan.
2.
BELE Doktrino laŭ kiu literaturo kaj belartoj devas celi nur ekzaktan prezentadon de la realaĵoj kaj senfantazian imitadon de la naturo, sen provi plibeligi kaj nobligi ilin. VD:realismo
3.
ESP Tendenco evoluigi lingvon (precipe planlingvon) konforme al la „naturaj“ lingvoj okcidenteŭropaj: mi volas koncize montri, ke estas inde agnoski pozitivan rolon de racia natureco en faka terminaro, ne sinkante al pura naturalismo [1]; lingvoj naturalismaj postulas plej eblan alproksimiĝon al etnolingvoj, sekve ili ne celas esti regulaj kaj senesceptaj [2]. ANT:skemismo
Rim.: Fakte, eĉ la vorto naturalismo mem estas ekzemplo pri sia propra senco: la nomo aludas „naturecon“, sed ne estas derivita el „naturo“, sed formita ekster Esperanto, fremdmaniere, kaj aperas kiel pruntvorto.

tradukoj

anglaj

~o: naturalism.

belorusaj

~o: натуралізм.

bretonaj

~o: naturelouriezh.

francaj

~o: naturalisme.

germanaj

~o: Naturalismus.

grekaj

~o: νατουραλισμός.

hispanaj

~o: naturalismo.

hungaraj

~o: naturalizmus.

italaj

~o: naturalismo.

nederlandaj

~o: naturalisme.

portugalaj

~o: naturalismo.

rusaj

~o: натурализм.

svedaj

~o: naturalism.

fontoj

1. Jan Werner: Matematika vortaro esperanta-ĉeĥa-germana, Brno 1990 (Antaŭparolo).
2. Vera Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Paderborn

[^Revo] [natura.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/12/15 17:30:33 ]