tradukoj: be de en fr hu it nl pl ru

4skem/o Z[1]

skemoTEZ

Teoria simpligita figuraĵo, prezentanta maldetale ne la formon sed la aranĝon kaj la rilatojn de io.
SUP:plano, modelo, strukturoVD:diagramo, grafikaĵo, skeleto, skizo, resumo.

skemaTEZ

1.
Rilata al skemo: la skemaj konvencioj (kiel fari aŭ legi skemojn); skema metodo (por solvi problemon ktp); skema nivelo.
2.TEZ
(figure) =skemeca

skemecaTEZ

Maldetala, resuma, kiel ĝenerala skemo aŭ plano.

skemismoTEZ

ESP Tendenco, en evoluigo de lingvo (precipe de „planlingvo“, kaj speciale Esperanto), preferi la formojn raciajn, sistemajn kaj unuecajn ol formojn fremdlingvajn, malsistemajn kaj ofte redundajn: la skemismaj projektoj (ankaŭ nomataj „aŭtonomaj“) prilaboras etnolingvan materialon laŭ propraj skemoj ‐ ili do aposteriore transprenas etnolingvaĵojn, sed apriore modifas ilin [2]. SIN:purismoANT:naturalismo

fluskemo[3]TEZ

Grafikaĵo kiu prezentas sinsekvon de procedoj per vortoj kaj interkonektantaj sagoj ekzemple por montri kiel funkcias algoritmo, aŭ kiel oni riparu aparaton. VD:instrukcio

konektoskemo [4]TEZ

ELE Desegnaĵo, montranta kiel ĉiuj eroj de iu cirkvito (elektra sistemo) estas konektitaj aŭ konektotaj. VD:instrukcio

tradukoj

anglaj

~o: schema, diagram, model, structure, pattern.

belorusaj

~o: схема; ~a 1.: схемны; ~a 2.: схематычны; ~eca: схематычны; ~ismo : схематызм.

francaj

~o: organigramme, schéma; ~a: schématique; ~eca: schématique; ~ismo : schématisme; flu~o: diagramme de flux.

germanaj

~o: Schema, Diagramm, Plan, Bild, Darstellung, Schemazeichnung, Modell, Struktur, Muster, Organigramm; ~a: schematisch, null acht fünfzehn; ~eca: schematisch; ~ismo : Schematismus; flu~o: Flussdiagramm, Ablaufplan; konekto~o : Schaltplan.

hungaraj

~o: séma, vázlat; ~a 1.: séma-, vázlat; ~a 2.: sematikus, vázlatos; ~eca: sematikus, vázlatos; ~ismo : sematizmus.

italaj

~o: schema; ~a: schematico (a schema); ~eca: schematico (schematicità); ~ismo : schematismo.

nederlandaj

~o: model, schema.

polaj

~o: schemat; ~a 1.: schematyczny; ~a 2.: schematyczny; ~eca: schematyczny; ~ismo : schematyzm; flu~o: schemat blokowy, diagram blokowy, diagram przepływu; konekto~o : schemat elektryczny.

rusaj

~o: схема; ~a 1.: схемный; ~a 2.: схематичный; ~eca: схематичный, схематический; ~ismo : пуризм, рационализм, системность.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, 1995
3. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005
4. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005

[^Revo] [skem.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2012/01/08 11:10:08 ]