tradukoj: be de el en es fa fr hu nl pl pt ru

nit/o [1]

nitoTEZ

TEK Metala stangeto, ofte kun kapeto simila al la najla ĉe unu ekstremo, uzata por fari nitjunton traigante la kungatajn pecojn per la nito kaj bate displatigante ties duan ekstremon por formi la duan kapeton fiksantan. Ekzistas ankaŭ glataj nitoj, kies kapetojn oni formas samtempe dum la fiksado: al iliaj oreloj venis la mallaŭta klako de la fortiritaj nitegoj [2]. SIN:vinkto

nitiTEZ

TEK Kunfiksi per nito(j).

nitnajlo

TEK Nito kies unu kapeto estas antaŭfabrikita.

nitjuntoTEZ

TEK Nedisigebla kunigo de pecoj per nitoj. SUP:junto

tradukoj

anglaj

~o: rivet; ~i: to rivet; ~junto: rivet(ed) joint.

belorusaj

~o: заклёпка; ~i: заклёпваць, закляпаць.

francaj

~o: rivet; ~i: riveter, river.

germanaj

~o: Niet(e); ~i: nieten; ~najlo: Blindniete, Nietnagel; ~junto: Nietverbindung.

grekaj

~o: πριτσίνι; ~i: πριτσνάρω.

hispanaj

~o: remache; ~i: remachar; ~najlo: roblón.

hungaraj

~o: szegecs.

nederlandaj

~o: klinknagel; ~i: vastklinken.

persaj

~o: پرچ; ~i: پرچ کردن.

polaj

~o: nit; ~i: nitować; ~junto: połączenie nitowane.

portugalaj

~o: rebite; ~i: rebitar.

rusaj

~o: заклёпка; ~i: заклёпывать; ~najlo: заклёпочный гвоздь; ~junto: заклёпочное соединение.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982

[^Revo] [nit.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/07/13 19:10:56 ]