tradukoj: be ca de el en es fr grc hu nl pl pt ru sv tr

2nomad/o

nomado

Ano de nomadanta popolo: la biblia rakonto pri la pia nomado Habel kaj la fia terkulturisto Kain. SUB:beduenoHOM:nom·ad·o

nomadi

(ntr)
Praktiki nomadismon: dum pluraj jaroj Abrahamo nomadis en Kanaano. VD:migri, vagi.

nomadismo

Vivmaniero de brutobredistaj homgrupoj (triboj, klanoj, popoloj), migrantaj laŭ sezonaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj de la paŝtejoj.

nomada

Rilata al nomadoj: nomada klano, popolo, poezio.
ANT:fikshejma

nomadejo

1.
Teritorio en kiu nomadas koncerna tribo: la sekeco igis la hunojn serĉi novajn nomadejojn.
2.
Tendaro, provizora loĝloko de nomada homgrupo: sekve de la unua batalo la kompanio de princo Igoro prirabis grandan nomadejon.

tradukoj

anglaj

~o: nomad; ~ismo: nomadism; ~a: nomadic.

belorusaj

~o: качэўнік; ~i: качаваць; ~ismo: качэўніцтва; ~a: качавы; ~ejo: качэўе.

francaj

~o: nomade; ~i: nomadiser; ~ismo: nomadisme; ~a: nomade.

germanaj

~o: Nomade; ~ismo: Nomadismus; ~a: nomadisch.

grekaj

~o: νόμας.

hispanaj

~o: nómada; ~ismo: nomadismo; ~a: nómada.

hungaraj

~o: nomád; ~i: nomadiázl; ~a: nomád; ~ejo: szállásterület.

katalunaj

~o: nòmada; ~ismo: nomadisme; ~a: nòmada.

malnovgrekaj

~o: νομάς.

nederlandaj

~o: nomade; ~i: een nomadenbestaanleiden; ~ismo: nomadenbestaan, nomadisme; ~a: nomaden-.

polaj

~o: koczownik; ~i: koczować; ~ismo: koczownictwo; ~ejo: koczowisko.

portugalaj

~o: nômade, nômada; ~i: praticar o nomadismo; ~ismo: nomadismo; ~a: nômade, nômada.

rusaj

~o: кочевник; ~i: кочевать; ~ismo: кочевничество; ~a: кочевой; ~ejo 2.: кочевье, стоянка; ~ejo: кочевье.

svedaj

~o: nomad.

turkaj

~o: göçebe; ~i: göçmek; ~ismo: göçebe hayatı; ~ejo 2.: göçebe konağı.

[^Revo] [nomad.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/10/15 16:31:53 ]