tradukoj: be br de el en es fr hu nl pt ru

1nostalgi/o [1]

nostalgio

PSI Sopiro al ne plu proksima patrolando, hejmo, homo aŭ epoko: dum Andreo troviĝis pli kaj pli proksime al sia patrio ... tiel forta nostalgio atakis lin, ke la larmoj denove kaj denove inundis liajn okulojn [2]. VD:hejmveo

nostalgia

Sentanta, esprimanta nostalgion: eble pro tio li sopiras al la „nostalgia muziko de la alia vivo" [3].

nostalgie

Kun nostalgia sento, kun daŭra sopiro al io malproksima: vidante la kretmarkojn sur la trotuaro, mi estis tuj nostalgie reportata al la bedaŭrinde nun tre foraj jaroj de mia juneco [4].

nostalgiulo

Homo nostalgiema, daŭre nostalgia pri iu kara afero: disko por rokamantoj kaj nostalgiuloj de la ankoraŭ vigla, liberecana revo [5].

tradukoj

anglaj

~o: nostalgia; ~a: nostalgic; ~e: nostalgically.

belorusaj

~o: настальгія; ~a: настальгічны; ~e: настальгічна, з настальгіяй.

bretonaj

~o: hiraezh, kleñved ar gêr; ~a: hiraezhus; ~e: gant hiraezh; ~ulo: hiraezhour.

francaj

~o: nostalgie; ~a: nostalgique (adj.); ~e: avec nostalgie; ~ulo: nostalgique (subst.).

germanaj

~o: Heimweh, Nostalgie; ~a: nostalgisch; ~e: nostalgisch; ~ulo: Nostalgiker.

grekaj

~o: νοσταλγία.

hispanaj

~o: nostalgia; ~a: nostálgico.

hungaraj

~o: nosztalgia, honvágy, elvágyódás; ~a: nosztalgikus, hazavágyó, elvágyó; ~e: nosztalgiával, nosztalgikusan, sóvárogva; ~ulo: sóvárgó ember.

nederlandaj

~o: heimwee, nostalgie; ~a: nostalgisch; ~e: nostalgisch; ~ulo: nostalgisch persoon.

portugalaj

~o: nostalgia.

rusaj

~o: ностальгия; ~a: ностальгический; ~e: ностальгично, ностальгически, с ностальгией.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
3. K. Ungar: Kvarteto, en kiu ĉiu muzikas aparte, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 15a
4. G. MacAoidh: Perdita paradizo, Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 13a
5. M. Pancorbo Castro: Al la barikadoj!, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 24a

[^Revo] [nostal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/08/22 16:30:17 ]