tradukoj:
be br ca cs de el en es fr hu nl pt ru
*nub/o
*nubo
- 1.
-
Amaso da densaj akvovaporoj pendanta en la supra atmosfero kaj
kaŝanta la ĉielon:
grizaj nuboj pelitaj de la vento;
la ennuba lunoZ
- 2.
- (figure)
La amaso, kiu malklarigas aŭ malhelpas la vidon:
nubo da polvo leviĝis sur la strato;
nubo el fumo, el incenso;
nubo da korvoj, da akridoj, da ŝipetojB;
sanga nubo kovris liajn okulojn.
- 3.
- (figure)
Ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ
malklarigas la
spiriton:
tiu malkonsento metis nubon en ilian amikecon;
nubo pasis sur lia vizaĝoB,
sur ilia feliĉo;
nubo da ĉagreno kovris lian frunton;
droni en nuboj kaj ĥimeroj
nebulo,
ombro,
vualo.
nuba
- 1.
-
Kovrita de nuboj:
nuba ĉielo, vetero.
- 2.
- (figure)
Malklara:
nuba stilo, teorio, spirito.
- 3.
- (figure)
Malserena, maltrankvila, malĝoja:
malgaja kaj nuba rigardoB;
la sennubaj idilioj de la unua junecoZ.
tradukoj
anglaj
~o:
cloud;
~a 2.:
unclear, obscure;
~a 3.:
gloomy;
~a:
cloudy.
belorusaj
~o:
воблака, хмара;
~a 1.:
воблачны, хмурны, пахмурны;
~a 2.:
няясны, туманны;
~a 3.:
хмурны, пахмурны, пануры.
bretonaj
~o:
koumoulenn;
~a:
koumoulek.
ĉeĥaj
~o:
mrak.
francaj
~o:
nuage;
~a 1.:
nuageux;
~a 2.:
nébuleux (fig.), obscur (fig.).
germanaj
~o:
Wolke;
~a 1.:
bewölkt, wolkig;
~a 2.:
vage, unklar.
grekaj
~o:
σύννεφο;
~a:
νεφελώδης.
hispanaj
~o:
nube;
~a 1.:
nublado, -a.
hungaraj
~o:
felhő;
~a 1.:
felhős;
~a 2.:
ködös, zavaros;
~a 3.:
ködös, felhős.
katalunaj
~o:
núvol;
~a 1.:
nuvolós;
~a 2.:
confús, vague;
~a 3.:
inestable, agitat, torbat.
nederlandaj
~o:
wolk;
~a:
bewolkt.
portugalaj
~o:
nuvem;
~a:
nublado.
rusaj
~o:
облако;
~a 1.:
облачный, пасмурный;
~a 2.:
туманный;
~a 3.:
хмурый.
[^Revo]
[nub.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2011/12/06 13:10:20 ]