tradukoj: be br de en es fr hu nl pt ru

*vual/o [1]

*vualoTEZ

1.
TEKS Peco de ŝtofo, tuko, uzata por kaŝi, kovri ion, precipe la vizaĝon de virinoj: la vualoj de monaĥinoj; senvualigi sin.
2.TEZ
(figure) Ĉio, kio kaŝas la veron aŭ la realon: vualo falis de liaj okuloj; espereble tiu katastrofo forŝiros la vualojn de la homa kredemeco (forigos la iluziojn kaj montros la realaĵon, okulo); la tempo fine ĵetos vualon (forgesigos) sur tiujn malĝojigajn rememorojn.

vualiTEZ

(tr)
1.TEZ
Kovri, kaŝi per vualo aŭ vualsimila tegaĵo: densaj nuboj vualis la lunon; la valo estis vualita de nebuloB; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas [2] VD:envolvi
2.
(figure) Kovri, konfuzante aŭ malhelpante la rigardon: la larmoj vualis liajn okulojnB, lian rigardon; okuloj vualitaj per malĝojo; neĝpluvo vualis la vitrojn; la partieco vualas vian prudentonB; frunto vualita (maltrankviligita) per meditoB.

senvuale

Tute malkaŝe: mi senvuale diros al vi, ke...

senvualigi

Forigi la vualon de iu aŭ io.

tradukoj

anglaj

~o: veil; ~i: veil; sen~igi: unveil, reveal.

belorusaj

~o: вуаль, вэлюм; ~i: завуаляваць, пакрыць вуальлю; sen~igi: зьняць вуаль.

bretonaj

~o: gouel; ~i: goueliañ; sen~igi: dioueliañ.

francaj

~o: voile (tissu); ~i: voiler; sen~e: sans fard; sen~igi: dévoiler. kiam nokto ~as, ĉiuj koloroj egalas: la nuit tous les chats sont gris.

germanaj

~o: Schleier; ~i: verschleiern; sen~igi: entschleiern.

hispanaj

~o: velo; ~i: velar, ocultar.

hungaraj

~o: fátyol; ~i: lefátyoloz, elkendőz; sen~igi: fellebbenti a fátylat, leleplez.

nederlandaj

~o: sluier; ~i: sluieren, omsluieren; sen~igi: ontsluieren.

portugalaj

~o: véu.

rusaj

~o: вуаль; ~i: покрыть вуалью, завуалировать.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [vual.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/12/21 12:10:09 ]