tradukoj:
be bg br de el en es fr hu la nl pl pt ru sv
*nuks/o [1]
*nukso
- 1.

Fermfrukto kun
dika malmola perikarpo enhavanta plej ofte unuopan semgrajnon.
- 2.
- (komune)
Frukto aŭ fruktoparto simila, havanta sekan malmolan
ŝelon kaj manĝeblan kernon: juglando, migdalo,
ternukso:
Dio donas al ni la nuksojn sed li ne disrompas ilin por
niZ
(ni devas mem agi por profiti la okazojn, kiuj
prezentiĝas).
brazila nukso
Nukso de
brazilnuksarbo entenanta plurajn manĝeblajn semojn, el kiuj oni
ankaŭ elpremas oleon:
troviĝis priskribo egale ĝusta kaj klara, “Brazilaj Nuksoj, Plej Bonaj, 4 pencoj por funto.”
[2].
brazilnuksarbo, brazila nuksarbo
Altakreska arbo vivanta en tropikaj arbaroj de Sudameriko,
produktanta brazilajn nuksojn
(Bertholletia excelsa).
vomnukso
Globa nukso de vomnuksarbo entenanta strikninon:
ĝi havis dozon da vom-nukso sufiĉan por mortigi
ĉevalon
[3].
vomnuksarbo
Granda arbo el sudorientazio
el familio loganiacoj
(Strychnos nux-vomica).
[^Revo]
[nuks.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2012/05/20 12:10:09 ]