tradukoj: be bg br ca cs de el en es fi fr he hu nl pl pt ro ru sv vo

*nun[1]

*nunTEZ

(adverbo)
En plej proksima tempo:
a)
En la momento mem, dum kiu ni parolas: li nun dormas; nun mi foriras; nun serĉu vian ĉapelon; nun kiam restas fari nur kelkajn paŝojn, li devos iri returnenK; vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensogantoZ; mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de miZ; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nunZ.
b)
En la estanta tempo, epoko: uzado de aŭtomobiloj nun pli kaj pli oftiĝas; io granda nun naskiĝasZ; nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝiZ.
c)
Sekve post io, daŭrigante post tio: nun ni transiros al la dua demandoZ; kaj nun ni ĉion forgesuZ; nun ni rigardu, kio sekvasZ VD:nu

nuna

Estanta nun, okazanta nun: mia nuna farto estas bona; nuna tekniko; la nuna paco espereble daŭros.

nunnuneTEZ

Vere nun, senprokraste: ŝi telefonu nun-nune [2].

ĝisnuna

De antaŭe ĝis la nuna: fine mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj [3].

tradukoj

anglaj

~: now.

belorusaj

~: цяпер, зараз; ~a: цяперашні; ĝis~a: папярэдні, колішні, былы.

bretonaj

~: bremañ; ~a: a-vremañ; ĝis~a: betek bremañ.

bulgaraj

~: сега.

ĉeĥaj

~: teď, nyní.

finnaj

~ a: nyt; ~ b: nyt, näinä aikoina; ~ c: nyt (sitten); ~a: nykyinen; ĝis~a: tähänastinen.

francaj

~: maintenant; ~a: actuel, présent (actuel); ~~e: à l'instant, immédiatement; ĝis~a: antérieur (jusqu'à auj.), passé (adj., jusqu'à auj.).

germanaj

~: jetzt, nun; ~a: jetzig, derzeitig; ĝis~a: bisheriger.

grekaj

~: τώρα; ~a: σύγχρονος.

hebreaj

~ a: כרגע; ~: עכשיו, כעת; ~a: עכשוי; ĝis~a: הקודם.

hispanaj

~: ahora; ~a: actual.

hungaraj

~: most, jelenleg; ~a: mostani, jelenlegi; ĝis~a: eddigi.

katalunaj

~: ara; ~a: actual; ~~e: a l'acte, immediatament; ĝis~a: fins avui (adj.).

nederlandaj

~: nu; ~a: huidig, tegenwoordig.

polaj

~: teraz; ~a: teraźniejszy; ĝis~a: dotychczasowy.

portugalaj

~: agora; ~a: a(c)tual.

rumanaj

~: acum; ĝis~a: până acum.

rusaj

~: сейчас, теперь; ~a: теперешний, настоящий (о времени), нынешний; ĝis~a: который был до сих пор, предшествовавший, предыдущий, прошлый.

svedaj

~: nu; ~a: nuvarande.

volapukaj

~ a: nu.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. S. Larbar: Karuseloj, 1987
3. Zamenhof: Parolo antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, 1907

[^Revo] [nun.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2012/01/05 14:10:14 ]