tradukoj:
be de en fr grc hu nl pt ru
ordinaci/o, ordin/o
ordinacio
- 1.
-
En la tradicia kristanismo,
sakramento
per kiu unu aŭ pluraj
episkopoj
(la ordinaciantoj)
konsekras
homon (la ordinaciaton) al iu el la eklezihierarkiaj
gradoj.
- 2.
-
Pastrigo en tiuj protestantaj konfesioj kiuj ne rigardas
tion sakramento.
ordinacii
(tr)
-
Doni la ordinacian sakramenton.
Rim. 1:
La vorto ordinacio impresas min iom ĵargone (kancelarie), pli
klaraj kaj esperantecaj vortoj estas „episkopigo“,
„pastrigo“, „diakonigo“ aŭ resume,
„konsekro“.
[Sergio Pokrovskij]
Rim. 2:
Iuj preferas la mallongan formon „ordino“
(resp. „ordini“), kiu tamen estas malsame interpretata.
Por iuj (PIV) „ordino“ estas hierarkia grado; por aliaj
(PV, Bokarev, Krause) „ordino“ estas la sakramento.
La uzon de „ordino“ por la „grado“ mi opinias
superflua kaj malklara latinaĵo; tute sufiĉas „grado“,
kiel en la germana (Weihgrade) kaj rusa
(степень).
Por la nomo de la sakramento, la plena formo
„ordinacio“ estas pli rekonebla kaj pli internacia: la
lingvoj kiuj uzas mallongan radikon por la verbo (la angla, la
franca) havas ankaŭ la pli longan radikon por la substantivo, sed
la inverso ne veras (ekz-e en la rusa aŭ germana). Krome,
„ordin-“ kreas pli da homonimoj (grado―sakramento;
ordinaciato―ordinato).
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~o:
ordination;
~i:
ordain.
belorusaj
~o 1.:
хіратонія, высьвячэньне (біскупа);
~o 2.:
ардынацыя;
~i:
высьвячаць (біскупа), зьдзяйсьняць
хіратонію, хіратанісаць, ардынаваць.
francaj
~o:
ordination.
germanaj
~o:
Ordination;
~i:
ordinieren.
hungaraj
~o:
papszentelés;
~i:
pappá szentel.
malnovgrekaj
~o 1.:
χειροτονία;
~i:
χειροτονέω.
nederlandaj
~o 1.:
priesterwijding;
~o 2.:
ordinatie;
~i:
ordineren, inwijden, inzegenen.
portugalaj
~o:
ordenação.
rusaj
~o 1.:
рукоположение, хиротония;
~o 2.:
ординация;
~i:
рукополагать, хиротонисать.
[^Revo]
[ordinac.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.14 2009/07/01 17:22:05 ]