tradukoj:
be de en es fa fr grc hu pl pt ru sv
*episkop/o [1]
*episkopo
Ekleziulo
konsekrita en la plejsupran gradon de pastrado,
kion la plimulto da episkophavaj eklezioj rigardas kiel
seninterrompan transmeton de
apostola dono.
Kutime episkopo estas religia estro
(ĉefpastro) de
sia episkopujo:
la eŭskaj episkopoj publikigis eklezian dokumenton
[2].
episkoparo
Grupo de episkopoj samlandaj aŭ iel kunlaborantaj:
bone informitaj cirkloj de la pola episkoparo
[3].
koncilio
episkopejo
Rezidejo de episkopo kaj episkopuja administrejo:
en 1001 li fondis administran centron kaj
episkopejon
[4].
episkopujo
Eklezia distrikto estrata de episkopo.
episkoplando
- 1.
= episkopujo.
- 2.
Lando kies ŝtatestro laŭofice estas episkopo de la
loka
episkopujo:
ĝis la jaro 1803a sur la teritorio de Tirolo situis
la episkoplandoj Triento kaj Brikseno.
ĉefepiskopo
Altranga episkopo:
la ĉefepiskopo esprimis la opinion, ke ankaŭ la
judoj devas peti pardonon
[5]...
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
Hektor Alos i Font: Nur etaj esperoj pri baldaŭa solvo, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 11a3.
Pejno
Simono: Radio/Poloj per pelvo (radioprogramoj en
Esperanto), Monato, jaro 1995a, numero 4a,
p. 17a4.
Jozefo Horvath: Győr aŭ kie
ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a,
numero 8a, p. 22a5.
Zofia Banet-Fornalowa: Kadiŝ por
Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p.
18-20a
[^Revo]
[episko.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2010/05/14 16:30:43 ]