tradukoj: be bg br ca de el en es fr he hu it nl pl pt ru sv tr

*ov/o [1]

*ovo

1.TEZ
BIO Organa korpo produktata kaj eligata de la inoj de diversaj klasoj da bestoj, kiu enhavas ĝermon de estonta samspeca besto, maturiĝonta ekster la patrina korpo: ovoj de birdo, lacerto, fiŝo, insekto; demeti, ellasi ovojn.
2.
KUI Ovo, ofte kokina, uzata kiel nutraĵo: enŝele bolitaj, duonkuiritaj, malmole kuiritaj ovoj; (frazaĵo) doni ovon por ricevi bovon (trompi la ŝanĝanton) [2]; (frazaĵo) pli valoras tuj ovo ol poste bovo [3].
3.TEZ
BIO Ovoĉelo: nefekundigita, fekundigita ovo.

ovaĵoTEZ

KUI Manĝaĵo farita el ovoj. SUB:omleto

ovingoTEZ

KUI Malgranda vazo en kiun oni metas ovon, por ĝin manĝi.

*ovujo

1.TEZ
ANA Tiu parto de la inaj seksorganoj, kie maturiĝas la ovoĉeloj.
2.
(malofte) Ovoskatolo.

Rim.: Nur la biologia senco ovujo1 estas Fundamenta.

ovoĉeloTEZ

BIO Matura, fekundigebla inseksa ĉelo3 de animalo aŭ vegetaĵo: la fekundigita ovoĉelo evoluas generale al kronlarvo ... kaj poste al vellarvo [4]; ovujo: Organo de la ino, entenanta la ovoĉelojn [5].
VD:spermatozoo, ovujo1

eloviĝi

Eliri el la ovo: (figure) preskaŭ en ĉiu nova libro eloviĝas kaj svarmas novaj vortoj tute nekompreneblaj por nepoliglotoj.

tradukoj

anglaj

~o: egg; ~aĵo: omelette, scrambled eggs; ~ingo: eggcup; ~ujo 1.: ovary; ~oĉelo: ovum, ovule; el~iĝi: hatch.

belorusaj

~o: яйка; ~aĵo: яечня; ~ujo 1.: яечнік; ~oĉelo: яйцаклетка.

bretonaj

~o: vi; ~aĵo: vioù; ~ingo: dalc'her-vi; ~ujo 1.: vierez; ~ujo 2.: boest vioù; ~oĉelo: viell; el~iĝi: diglorañ, dinodiñ.

bulgaraj

~o: яйце.

francaj

~o: œuf; ~aĵo: des œufs; ~ingo: coquetier; ~ujo 1.: ovaire; ~ujo 2.: boîte à œufs; ~oĉelo: ovule; el~iĝi: éclore. tuj ~o...: un tiens vaut deux tu l'auras.

germanaj

~o: Ei; ~aĵo: Eispeise, Eierspeise, Eiergericht; ~ingo: Eierbecher; ~ujo 1.: Eierstock; ~ujo 2.: Eierkarton; ~oĉelo: Eizelle; el~iĝi: aus dem Ei schlüpfen.

grekaj

~o: αυγό; ~ujo 1.: ωοθήκη; ~oĉelo: ωάριο.

hebreaj

~o: ביצה; ~aĵo: ביצה מקושקשת, חביתה; ~ingo: ביציה; ~ujo 1.: שחלה; ~oĉelo: ביצית; el~iĝi: לבקוע \בקע\.

hispanaj

~o: huevo; ~aĵo: tortilla; ~ujo 1.: ovario; ~oĉelo: óvulo.

hungaraj

~o: tojás; ~aĵo: tojásétel; ~ingo: tojástartó ; ~ujo 1.: petefészek; ~oĉelo: petesejt; el~iĝi: kikel a tojásból.

italaj

~o: uovo; ~aĵo: frittata, omelette, uovo strapazzato; ~ingo: portauovo; ~ujo 1.: ovario (anat.), ovaia, ovaio; ~oĉelo: ovulo (anat.); el~iĝi: uscire dall'uovo, schiudersi (di uova).

katalunaj

~o: ou; ~aĵo: truita; ~ingo: ouera; ~ujo 1.: ovari; ~ujo 2.: closca (de l'ou); ~oĉelo: òvul; el~iĝi: descloure, sortir de l'ou.

nederlandaj

~o: ei; ~aĵo: eiergerecht; ~ingo: eierdopje; ~ujo 1.: eierstok; ~ujo 2.: eierdoosje; ~oĉelo: eicel; el~iĝi: uit het ei komen. doni ~on por ricevi bovon: appelen voor citroenen verkopen.

polaj

~o: jajko; ~aĵo: jajecznica; ~ujo 1.: jajnik; ~oĉelo: komórka jajowa; el~iĝi: kluć się.

portugalaj

~o: ovo; ~oĉelo: óvulo.

rusaj

~o: яйцо; ~aĵo: яичница; ~ingo: подставка для яиц; ~ujo 1.: яичник; ~oĉelo: яйцеклетка; el~iĝi: вылупиться. tuj ~o...: лучше синица в руках, чем журавль в небе.

svedaj

~o: ägg; ~ingo: äggkopp; ~ujo 1.: äggstock.

turkaj

~o: yumurta; ~ujo 1.: yumurtalık, mebiz; ~oĉelo: yumurtacık, yumurtacıkğı.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Molusko, Vikipedio
5. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto

[^Revo] [ov.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2012/01/01 21:10:13 ]