tradukoj: be bg ca de el en es fa fr hu it nl pl pt ru sk


Ĉambreto por unu persono, malgranda ejo ĉiuflanke
fermita:
ĉelo de monaĥo;
en sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante,
lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj
kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la
malsuperaj pastroj
[2];
(frazaĵo)
li havas nek ĉelon, nek kelon
[3].
kamero1
la memorĉelo h estas okupata nur
por la daŭro de tiu bloko
[5].
fako1,
alveolo
Elementa viva sistemo, kapabla je memstara aŭ
aŭtonoma
ekzistado, reproduktado kaj evoluo; la baza ero de la
strukturo de la vegetaĵoj kaj bestoj:
la ĉelojn kiuj ekzistas kiel apartaj organismoj oni
nomas unuĉeluloj;
la ĉeloj de plurĉeluloj
formas histojn;
tipa ĉelo konsistas el membrano kaj
protoplasmo (kun
nukleo1).
La unuaŝtupa, plej malgranda organizaĵo en iuj
politikaj
partioj.


histo
Iu el la nervoĉeloj,
kiuj ŝirmas kaj nutras la neŭronojn, kaj kiuj konsistigas
la glion:
la nerva histo konsistas el du ĉelspecoj de sama deveno: la
nervoĉeloj kun pli-malpli longaj fibroj, elirantaj el ili,
kaj la glioĉeloj ankaŭ kun fibroj
[6];
la gliaj ĉeloj estis malkovritaj en 1891
[7].

Eta blanka
sangoĉelo kun granda kerno kaj laŭspece
diversaj
imunigaj funkcioj:
2 jarojn post la terapio la elcento de B-limfoĉeloj estas
normala por 3 kuracitoj
[8].

Ĉelo
funkcianta en la
nervosistemo:
„La aktiveco de nervoĉeloj“
[9].

Speco de blanka
sangoĉelo, kiu kreas antikorpojn:
la establiĝo de cisticerkoj en diversaj histoj
kaŭzas alergian
inflamreagon, kiu montriĝas ... per
amasiĝo de
ĉel-infiltraĵoj, kiuj konsistas el ...
limfocitoj, plasmoĉeloj kaj ankaŭ gigantĉeloj
[10]

Organismo vegetaĵa aŭ besta, kiu konsistas el
pluraj ĉeloj, formantaj diverasfunkciajn
histojn:
poste biologoj plibonigis tiun sistemon, en kiu
malsupre troviĝas unuĉeluloj kaj supre troviĝas
kompleksaj plurĉeluloj
[11].

Simpla organismo vegetaĵa aŭ animala, kiu tuta
konsistas
el unu sola ĉelo.

Limfo- aŭ sangoĉelo
aganta kontraŭ infektoj;
leŭkocito:
mjelo dum la tuta nia vivo produktas ruĝajn, kaj blankajn
sangoĉelojn
[12].

Sangoĉelo kiu al korpaj histoj portas oksigenon,
kaj de ili deprenas karbondioksidon;
eritrocito:
dum kosmovojaĝo kosmonaŭtoj perdos ostokalcion kaj suferos
de
muskola atrofio kaj reduktiĝo de ruĝaj sangoĉeloj
[13]