tradukoj:
be de en fr hu nl pl pt ru
parametr/o
parametro
- 1.
- [1]
Variablo aŭ konstanto aperanta en iuj matematikaj problemoj
aŭ ekvacioj.
Rim.:
Kiel evidentas el la „difino“, la nocio estas nebula. Kiam
ekvacio dependas de parametro, oni ĝin solvas konsiderante la
parametron konstanta kaj ofte ricevas solvojn, kiuj dependas de la
parametro, do fariĝas funkcioj de ĝi. Alia uzkampo estas
prezentado de kurbo (resp. surfaco) per parametraj ekvacioj, t.e.
prezentante la koordinatojn de punkto kiel funkciojn de unu (resp. du)
variabloj, nomataj parametroj.
- 2.
- [2]
(de koniko)
La nombro p, aperanta en ĝia polusa ekvacio:
la parametro de cirklo egalas al ĝia radiuso;
la parametro de elipso egalas al duono de la longo de ŝnuro trairanta
fokuson kaj paralela al la nefokusa akso;
la distanco inter fokuso kaj direktanto de parabolo egalas al ties
parametro.
- 3.
-
Nomhava argumento aŭ rezulto de
proceduro,
parto de ties interfaco:
formala parametro
(nomo uzata en la korpo de proceduro);
fakta parametro
(esptimo aperanta procedurvoko);
parametropasigo
(la operacioj kaj datumstrukturoj uzataj de la
vokanta programo por indiki al la vokata proceduro
objektojn kaj valorojn super kiuj estu plenumata la
proceduro);
[^Revo]
[parame.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.15 2006/02/25 17:31:29 ]