tradukoj:
de en fa hu nl pt ru
2pistil/o
pistilo
-
La ina organo de floro.
stameno
Rim.:
Latine, ruse, nederlande, germane pistilo estas ne aparta vorto sed
same klara metaforo, kiel „kapeto de najlo“ aŭ
„flugilo de la Templo“. La latinan terminon
enkondukis franco Tournefort fine de la 17a jc, metafore
uzante la latinan vorton kies rekta senco estas
pist/il/o (pro la forma
simileco). Tamen la Akademio (kaj PIV kaj multaj esperantistoj) ne
rekonas la metaforon kaj ĝi aperas en la oficiala radikaro
kiel memstara radiko.
tradukoj
anglaj
~o:
pistil.
germanaj
~o:
Stempel.
hungaraj
~o:
termő.
nederlandaj
~o:
stamper.
persaj
~o:
مادگی.
portugalaj
~o:
pistilo.
rusaj
~o:
пестик.
[^Revo]
[pistil.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.13 2009/10/15 16:31:06 ]