tradukoj: bg ca cs de en fr hu nl pt ru

*plezur/o

*plezuroTEZ

Agrabla sento de bonstato, komforteco, ĝojo, kiun naskas kontentigo de deziro aŭ inklino: via vizito faris al mi plezuronZ; doni al iu plezuronZ; havi, trovi, senti, ricevi grandan plezuron en ioZ, per io, ĉe ioZ, el io; ekĝui plezuron vidante...Z. SIN:volupto.

plezura

1.TEZ
Plena je plezuro, akompanata de plezuro, agrabla SIN:ĉarma.
2.
Celanta nur plezuron: plezura vojaĝo; plezuraj artoj.

plezuriga

Kaŭzanta plezuron: plezuriga akcepto.

plezurigi

Kaŭzi plezuron al iu.

plezuri, plezuriĝi

Senti plezuron: la infanoj plezuras ĉe la mirrakontoj; ĉe la malfeliĉo de via malamiko ne plezuriĝuZ.

malplezuroTEZ

Malagrablaĵo, ĉagreno: pro la multaj malplezuroj li griziĝisZ VD:dorno.

tradukoj

anglaj

~o: pleasure; ~a: pleasurable; ~iga: enjoyable; ~igi: gratify; ~i, : take pleasure in; mal~o: displeasure.

bulgaraj

~o: удоволствие.

ĉeĥaj

~o: potěšení.

francaj

~o: plaisir.

germanaj

~o: Vergnügen, Freude, Wohlgefallen, Behagen; ~a 1.: vergnüglich, vergnügt, angenehm; ~iga: Vergnügen bereitend, erquickend; ~igi: Vergnügen bereiten; mal~o: Missvergnügen.

hungaraj

~o: öröm, gyönyör, élvezet, megelégedettség; ~a: örömteli, gyönyörteli, kellemes, élvezetes; ~iga: élvezetes, gyönyörködtető; ~igi: gyönyörködtet; mal~o: fájdalom, keserűség.

katalunaj

~o: plaer, delit; ~a 1.: plaent, agradable; ~a 2.: de plaer, per plaer; ~iga: delectable; ~igi: delectar; ~i, : delectar-se en; mal~o: disgust.

nederlandaj

~o: plezier, genoegen; ~a 1.: plezierig; ~a 2.: plezier-; ~iga: prettig; ~igi: plezier doen; mal~o: misnoegen.

portugalaj

~o: prazer, deleite, delícia, regalo, gosto.

rusaj

~o: удовольствие; ~a 1.: приятный; ~iga: доставляющий удовольствие; ~igi: доставить удовольствие; mal~o: неудовольствие, досада, огорчение.

[^Revo] [plezur.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2012/01/02 15:10:13 ]