tradukoj:
be bg de en fr hu nl pl ru
*pot/o [1]
*poto
-
Kava vazo por enteni ion:
sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono
[2];
la patrino metis en la fornon malgrandan poton kun biero, por
varmigi ĝin
[3];
ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero
(ne ataku potenculon)
[4];
poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono
[5];
bolpoto, kuirpoto.
florpoto [6]
-
Poto por kultivado de ornamaj plantoj:
el la florpoto elkreskis du malgrandaj verdaj folietoj
[7];
kaj ili plantis la kernon en florpoton
[8].
kuirpoto
-
Poto metebla super fajro por kuiri nutraĵojn en ĝi:
mi rigardis la rostilon kaj, apud la fajro,
etan napon longetan kaj aĉan, kiun oni ĵetis
tien sendube ĉar ne bona por la kuirpoto
[9].
kaserolo,
pato
terpoto [10]
-
Poto el bakita argilo:
pasteĉo estas bakita en tegaĵo el pasto aŭ en terpoto
[11]
.
potfaristo
-
Homo, kiu profesie okupiĝas pri farado de potoj. Precipe tiu,
kiu faras ilin per bakado de argilo:
Ĉu diras argilo al sia potfaristo: Kion vi faras? via
faritaĵo estas malforta?
[12].
ceramikisto
potfarado
-
Farado de potoj. Precipe per formado kaj bakado de argilo:
Somere estas organizataj tie "someraj lernejoj de potfarado".
[13];
Potfarado estas tradicia metio en Bhaktapur.
[14].
tradukoj
anglaj
~o:
pot;
kuir~o:
cooking utensil;
~faristo :
potter.
belorusaj
~o:
гаршчок, кацялок;
kuir~o:
каструля, гаршчок.
bulgaraj
~o:
тенджера, гърне.
francaj
~o:
pot;
flor~o :
pot de fleurs;
kuir~o:
pot à feu (cuisine);
ter~o :
pot de faïence.
germanaj
~o:
Topf;
flor~o :
Blumentopf;
kuir~o:
Kochtopf;
ter~o :
Keramiktopf;
~faristo :
Töpfe, Töpfermeiste.
hungaraj
~o:
fazék;
flor~o :
virágcserép;
kuir~o:
fazék, lábas.
nederlandaj
~o:
pot, pan;
flor~o :
bloempot;
kuir~o:
kookpan;
ter~o :
pot uit aardewerk;
~faristo :
pottenbakker;
~farado :
pottenbakkerskunst.
kuir~o:
kookpot, pan.
polaj
~o:
garnek, garniec;
flor~o :
wazon;
ter~o :
donica, doniczka;
~faristo :
garncarz;
~farado :
garncarstwo.
rusaj
~o:
горшок, котелок;
flor~o :
цветочный
горшок;
kuir~o:
кастрюля, котелок, горшок (для варки).
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 253.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de unu patrino4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta6.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 20057.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 38.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 39.
E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 197310.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 200511.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 200512.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 45:913.
Podlaĥia Vojevodio kaj Bjalistoko
14.
Sakari Kauppinen: Vojaĝoj al la mondo - Nepalo
Placo de potistoj en Bhaktapur
[^Revo]
[pot.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2010/09/07 16:30:29 ]