tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl pt ru sv
Sin turni al dio, diino aŭ alia objekto de kulto,
petante ties protekton, favoron aŭ dankante pro
favoro:
preĝu al la Sankta Virgulino[1];
preĝu kore kaj laboru fervore
[2];
ŝi ... portadis mem en la longa nokto sian
malsanan infanon ... kisadis ĝin kaj preĝis
por ĝi al Dio ...
[3];
kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por
viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu
[4];
ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj
[5];
li preĝos pri vi, kaj vi restos viva
[6];
ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro
viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj
[7];
ŝi preĝis sian vesperan preĝonZ;
aŭskultu la preĝon, per kiu via servanto preĝas antaŭ
Vi
hodiaŭZ.

Konstruaĵo aŭ loko en kiu oni preĝas:
la graciaj turpintoj de la preĝejo leviĝas super
la malalta urbo kaj speguliĝas en Isefjord
[10];
mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia
preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore
akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo
estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj
[11];
malriĉa kiel muso preĝeja
[12].
templo2
sanktejo
kapelo1,
kirko,
moskeo,
sinagogo1
Preĝejo aranĝita en domo aŭ palaco de moŝtulo:
la eklezio diversmaniere limigis la diservojn kiujn oni
povas fari en la hejmaj preĝejoj;
sur la tegmento de la Vintra palaco en Peterburgo
oni vidas la malgrandan kupolon de la hejma preĝejo
de la imperiestra familio.

Libro entenanta preĝojn:
nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta
ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la
maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia
germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan
preĝon
[13].
ritlibro