tradukoj: de en fr nl pt sv

prioritat/o [1]

prioritato

Pligravo, pliurĝo, kialo por esti konsiderata unue: tio ... donis al li la rajton ne disiĝi de la menciita muro, por cedi prioritaton al iu ajn [2].
VD:antaŭeco

prioritata

Unue konsiderenda, unue farenda: prioritataj taskoj [3]

prioritate

Kun antaŭrajto, kun pligraveco.

prioritati

1.
(ntr)
Esti prioritata: prioritatas la riparado de la difektita medio [4]
2.
(tr)
=prioritatigi oni ... prioritatu la tradukon de ĉiuj gravaj dokumentoj al tiuj lingvoj [5]

prioritatigi

(tr)
Elekti kiel unue atentindan, farendan: ĉu unue certigi militan venkon kontraŭ la reakciularo aŭ prioritatigi la revolucion? [6]. VD:preferi

tradukoj

anglaj

~o: priority; ~igi: prioritise.

francaj

~o: préséance, priorité; ~a: prioritaire; ~e: prioritairement; ~i 1.: être prioritaire; ~igi: prioriser.

germanaj

~o: Priorität.

nederlandaj

~o: voorrang, prioriteit; ~a: voorrangs-, prioritair; ~e: met voorrang, prioritair; ~i: voorrang hebben; ~igi: voorrang geven.

portugalaj

~o: prioridade; ~a: prioritário; ~i 1.: ser prioritário; ~igi: dar prioridade, priorizar.

svedaj

~o: prioritet; ~igi: prioritera.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. A. Manzoni, B. Cadei: La Gefianĉoj, FEI, 2006
3. R. Corsetti, Lee C.-Y.: Kampanjo 2000, Esperanto, jaro 1997a, numero 1091a (4a)
4. Federacio de Eŭropaj Verdaj Partioj: Politikaj Gvidlinioj, Ekologio, 1993
5. -: UN deklaras 2008 internacia jaro de lingvoj, pdf.iompostiom.net, 2007-05, numero 10a
6. V. Markov: La hispana intercivitana milito..., La Sago, 2006-12, numero 31a

[^Revo] [prioritat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/10/28 17:30:48 ]