tradukoj:
be de en fr hu nl pt ru
*privat/a
*privata
- 1.
-
Eksterofica; aperanta, ekzistanta aŭ plenumata ekster
ajna oficiala funkcio aŭ rolo:
mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam
nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed
ĝi fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo
[1];
la afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo,
kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi
ian influon sur ĝian sorton
[2];
tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same
kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj
kompetentaj Esperantistoj
[3];
sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon fari per
vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis
[4].
ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas
kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu
la Esperantismo ne respondas
[5].
- 2.
-
Speciale, tia kiu koncernas nur la personan aŭ familian vivon
de individuo:
privata domo;
vivon privatan kaŝu la muroj
[6];
tiu kontrakto estas mia afero pure privata kaj
personaZ;
privata letero;
ĉu privata aŭtomobilo aŭ publika transportilo?
- 3.
-
Rilata, apartenanta aŭ limigita al fizika aŭ neŝtata
jura persono:
privata proprieto;
alŝtatigi privatan kompanion.
Rim.:
La PIV-oj ĉi tie kontrastigas inter „privata“ kaj
„publika“, kion mi opinias stranga kaj nelogika
(kvankam en iuj lingvoj tiuj vortoj funkcias kiel
antonimoj). Arta privata galerio aŭ biblioteko tute bone
povas esti malfermita al la publiko; simile pri
privata ŝoseo
ktp; tial la PIV-an ekzemplon
privata enirejo
mi opinias malrekomendinda, ĉar ĝi estas perpleksige
malklara naciaĵo.
[Sergio Pokrovskij]
privatulo
-
Homo kiel individuo,
natura persono
― kontraste al organizaĵo, partio, firmao,
ŝtato, jura persono,
funkciulo, oficialulo ktp:
la prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo.
tradukoj
anglaj
~ulo:
private person.
belorusaj
~a:
прыватны;
~ulo:
прыватная
асоба, фізічная
асоба.
francaj
~a 1.:
non officiel, *particulier;
~a 2.:
*privé;
~a 3.:
*privé;
~ulo:
(un simple) particulier.
germanaj
~a:
privat, Privat-.
hungaraj
~a:
magán-, privát;
~ulo:
magánember.
nederlandaj
~a:
particulier, privé;
~ulo:
privépersoon.
portugalaj
~ulo:
privado, particular.
rusaj
~a:
*частный;
~ulo:
частное лицо.
[^Revo]
[privat.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2009/10/28 17:30:49 ]