tradukoj:
be cs de en es fa fr grc hu nl pt ru tp tr
*person/o [1]
*persono
- 1.
-
Homa individuo konsiderata kiel
konscia, responduma kaj havanta devojn kaj rajtojn:
ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al
liZ;
oni vivas ne kun mono sed kun persono
(koro)
[2];
konsideri personojn ĉe juĝado estas ne
bone Z;
la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la
artikolo... Z.
homo
- 2.
-
Imagita rolanto de rakonto, romano, teatraĵo, filmo
aŭ alia verko fikcia:
Personoj:
Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanonskij, urbestro.
Anna Andrejevna, lia edzino (...)
[3];
mia unua heroo estis Brunĉjo Urso,
ĉefpersono
de ilustrita felietono por infanoj, kiu aperas ĉiuvespere
en la gazeto
[4];
romanpersono.
- 3.
-
Hipostazo:
unu sola Dio en tri personoj.
- 4.
-
Konjugacia aŭ pronoma formo servanta por distingi la personon,
kiu parolas, tiun, al kiu oni parolas, kaj tiun, pri kiu oni
parolas:
„mi“ estas la pronomo de la unua persono.
persona
-
Propra al persono; rilata al difinita persono kaj ne al aliaj:
ĉion rigardi tra sia persona vitro
[5];
estante nun tre okupita por iom rebonigi mian
personan situacion Z;
tio ĉi donis al la afero karakteron iom personanZ;
persona opinio, aludo;
persona pronomo.
individua,
propra.
Rim.:
Individua kontrastas kun kolektiva.
Persona kontrastas kun
anonima, neoriginala, ĉiesa.
persone
-
Per sia propra persono:
persone viziti iun;
mi konas lin persone.
personaĵo
- 1.
-
Individua trajto, apartaĵo kiu povas servi por
rekoni aŭ karakterizi iun ‐ en legitimilo, serĉa
ordono, en biografia priskribo ktp:
la polico diskonigis la personaĵojn de la
bandito:
alta, blonda, proksimume 30-jara, kun cikatro sur la
dekstra vango;
‐ Mi postulas restituon de miaj normalaj personaĵoj,
‐ subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko
[6].
- 2.
- (evitinde) persono2
personaro
-
Aro de personoj:
[Volapuko] devis konstante dependi de la decidoj de
unu persono
aŭ de facile inter si malpaconta personaro
[7].
- a)
- [8]
Tuto de la personoj servantaj aŭ oficantaj en
iu entrepreno:
mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas,
la publiko ankaŭ ne
[9];
fuĝis el la restoracio ĉiuj klientoj kaj la tuta personaro
[10];
ĝenas la atestoj de la homhelpa personaro de kiu oni
atendis
ke ili estu, kiel la tri simietoj, blindaj, surdaj kaj mutaj
[11].
dungitaro,
etato 2
- b)
- [12]
Tuto de la personoj ludantaj en iu teatraĵo, filmo:
mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas,
la publiko ankaŭ ne
[13].
dungitaro,
etato 2
personeco
-
Tio, kio konsistigas la personon; propra kaj memstara ecaro:
tiu lernanto havas jam karakterizan personecon;
la memoro estas nepra kondiĉo de la personeco;
estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de
nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu
Z.
personigo
- 1.
-
Adaptado de io al la personaj apartaĵoj individuo, persono:
personigo de reklamaj trudleteroj;
personigo de la agordoj en retumilo.
- 2.
-
Speco de tropo,
stilfiguro
prezentanta abstraktan nocion aŭ senvivan fenomenon kiel vivan
estaĵon, aŭ atribuanta al ili ecojn aŭ
konduton de vivulo:
kutime odorigas la frazon ... personigo de
objektoj (... lampo palpebrumis sur la tablo,
la motoro singultis ktp.)
[14];
A. Tolstoj ... neordinare uzas personigon:
„La historio estis spronita, la historio ekgalopis, kaj
sub ĝiaj oraj hufoj ektintis la kranioj de la
stultuloj“
[15].
alegorioprozopopeo
fizika personoPIV2
natura persono
jura persono
-
En civila juro: organizaĵo, entrepreno aŭ alia homgrupo
posedanta civiljurajn rajtojn kaj devojn, simile al
natura persono:
LEJL havas rajtojn de jura persono, sian bilancon,
sigelon, ĉek- kaj ŝparkonton en banko
[16];
JEI (Japana Esperanto-Instituto)
akiris al si la kvalifikon de fondusa jura persono
[17];
en 1945 Unuiĝintaj Nacioj estis fondataj, kies fonda
akto sin apogas sur la nacio kiel jura persono kaj
ne rekonas la diversecon de popoloj ene de unu nacio
[18];
kontribuanta membro aŭ jura persono (= organizo, institucio)
ne havas devon lerni Esperanton kaj povas loĝi ekster
Ĉeĥa Respubliko
[19].
natura persono
-
En civila juro: homo, individuo kiun oni rigardas kiel subjekton
de juro posedantan devojn kaj rajtojn:
membroj de la Asocio povas esti:
(a) Esperanto-organizaĵoj;
(b) Individuaj membroj, konsistantaj el naturaj personoj kaj
juraj personoj
[20].
Rim.:
Fakte „natura persono“ estas sinonimo de
persono1;
la epiteto „natura“ servas por neprigi ĉi tiun
propran, naturan sencon kontraste al alia kategorio de la
juraj subjektoj,
jura persono ‐
termino heredita el la Romia tradicio, kiu emis redukti ĉiujn
civilajn rilatojn al la rilatoj inter personoj (kaj kiam temis
pri organizaĵoj ‐ prezenti tiujn organizaĵojn
kiel kvazaŭajn
personojn, per jura fikcio).
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~o 2.:
character;
~o:
person;
~a :
personal;
~e:
personally;
~aĵo 1.:
personal trait;
~eco:
personality;
~igo 1.:
personalization;
~igo 2.:
personification;
jura ~o:
juridical person;
natura ~o:
natural person.
~aĵoj:
signalement.
belorusaj
~o 1.:
пэрсона, асоба;
~o 4.:
асоба;
~a :
пэрсанальны, асабісты, асабовы;
~e:
пэрсанальна, асабіста, асабова;
~eco:
асоба, асабістасьць, асабовасьць;
jura ~o:
юрыдычная асоба.
ĉeĥaj
~o:
osoba.
francaj
~o:
personne;
~a:
personnel (adj.);
~e:
personnellement;
~aro :
groupe de personnes;
~aro a:
personnel, effectif;
~aro b:
casting, distribution;
~eco:
personnalité;
~igo 2.:
prosopopée, personnification;
jura ~o:
personne civile, personne morale;
natura ~o:
personne physique.
~aĵoj:
caractéristique personnelle, signe distinctif;
homhelpa ~aro:
personnel humanitaire.
germanaj
~o 1.:
Person;
~o 4.:
Person;
~a :
persönlich;
~e:
persönlich;
~eco:
Persönlichkeit;
~igo 2.:
Prosopopöie;
jura ~o:
juristische Person;
natura ~o:
natürliche Person.
hispanaj
~o:
persona;
~a :
personal;
~eco:
personalidad.
hungaraj
~o:
személy;
~a :
személyi, személyes, peszonál-;
~e:
személyesen;
~eco:
személyiség;
~igo 2.:
megszemélyesítés;
jura ~o:
jogi személy.
:
személyes névmás.
malnovgrekaj
~o 3.:
πρόσωπον.
nederlandaj
~o:
persoon;
~a :
persoonlijk;
~e:
persoonlijk;
~aĵo 2.:
personage;
~aro:
groep personen;
~eco:
persoonlijkheid;
~igo 2.:
prosopopeia, personificatie.
:
persoonlijk voornaamwoord.
persaj
~o:
شخص;
~a :
شخصی;
~e:
شخصاً;
~eco:
شخصیت;
~igo 2.:
شخصنمایی، انساننمایی، تشخیص (استعاره);
jura ~o:
شخص حقوقی;
natura ~o:
شخص حقیقی.
portugalaj
~o 1.:
pessoa;
~o 3.:
hipóstase;
~o 4.:
hipóstase;
~o:
pessoa;
~igo 2.:
prosopopéia.
ĉef~o:
personagem.
rusaj
~o 1.:
лицо
(особа), особа, персона;
~o 2.:
персонаж;
~o 3.:
лицо (Св. Троицы);
~o 4.:
лицо
(глагола);
~a :
личный, персональный;
~e:
лично;
~aĵo 1.:
особая примета, характерная черта;
~eco:
личность;
~igo 1.:
индивидуализация;
~igo 2.:
прозопопея, олицетворение, персонификация;
jura ~o:
юридическое лицо;
natura ~o:
физическое лицо.
ĉef~o:
главный
герой;
~aĵoj:
особые приметы, личные данные.
tokiponaj
~o:
jan;
~a :
jan.
turkaj
~o:
kişi;
~a :
şahsi, kişisel, özel;
~e:
şahsen, şahsi olarak;
~eco:
kişilik, şahsiyet.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro4.
W. F. Hermans: La elektrilo de Wimshurst5.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta6.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21a7.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 7-a UK en Antwerpen
(1911-08-21)8.
Plena Ilustrita Vortaro9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto10.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, Epilogo11.
M. Lemoine, trad. V. Lutermano:
Centrameriko, 1980-aj jaroj, le Monde diplomatique, 2008-0912.
Plena Ilustrita Vortaro13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto14.
M. Malovec: Gramatiko de Esperanto, Ĉap. 9a15.
J. Muraŝkovskij kaj I. Muraŝkovska: Kien fluas roj' Castalie?, Literatura Skatolo/Survoje16.
Statuto de la Litova esperantista junulara ligo, Art. 4.117.
Hejmpaĝo de JEI18.
K. Smidéliusz: Ĉu Esperanta retaĵo inter indiĝenaj
popoloj?, Kajeroj el la Sudo, numero 4619.
Pri ĈEA20.
Statuto de UEA
[^Revo]
[person.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.35 2011/10/13 19:10:11 ]