tradukoj: be ca en es fa fr hu nl pt ru

procesor/o

procesoro

KOMP Komputila organo plenumanta komandojn: ĉiuj lastatempaj procesoroj estas unu-blataj, do kun enblata staplo[1]. VD:traktiloTUT:aparataro

ĉefprocesoro

KOMP Tiu organo de komputilo, kiu plenumas la plejan parton da laboro, kaj rekte aŭ pere regas la aliajn aranĝaĵojn.

kromprocesoro

KOMP Aparta cirkvito en komputilo, kiu kapabligas la ĉefprocesoron plenumi kromajn funkciojn aŭ mem plenumas kroman laboron dum la ĉefprocesoro faras ion alian.

tradukoj

anglaj

~o: processor; ĉef~o: central processor, central processing unit, CPU; krom~o: coprocessor.

belorusaj

~o: працэсар; ĉef~o: цэнтральны працэсар; krom~o: сапрацэсар.

francaj

~o: processeur; ĉef~o: CPU, unité centrale.

hispanaj

~o: procesador; ĉef~o: procesador principal; krom~o: coprocesador.

hungaraj

~o: processzor; ĉef~o: CPU, központi egység; krom~o: segédprocesszor, koprocesszor.

katalunaj

~o: processador.

nederlandaj

~o: processor; ĉef~o: hoofdprocessor; krom~o: coprocessor.

persaj

~o: پردازنده، پردازشگر; ĉef~o: واحد پردازش مرکزی، پردازندهٔ مرکزی; krom~o: هم‌پردازنده، کمک‌پردازنده، پردازندهٔ فرعی.

portugalaj

~o: processador.

rusaj

~o: процессор; ĉef~o: центральный процессор, ЦП; krom~o: сопроцессор.

fontoj

1. Frank Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 16a

[^Revo] [proceso.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2009/07/13 16:30:32 ]