tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ro ru sv
Natura sinsekvo de fenomenoj disvolviĝanta sen ago de
ekstera forto kaj konsiderata en sia tuteco, en sia
iompostioma progresado kaj en siaj rezultoj:
biologia, historia procezo;
digesta procezo;
inflama, kancera procezo.
proceso
Sinsekvo da antaŭplanitaj okazoj, dependa de objekto aŭ
fenomeno, kaj realiĝanta en determinitaj kondiĉoj:
Bessemera procezo (por produkti gisferon);
en fiŝkaptado li pli ŝatis la procezon ol la rezulton.
procedo
Sinsekvo da operacioj (komandoj) estiĝanta dum plenumo de
programo aŭ de parto de programo kaj konsiderata kun la datumoj
uzataj kaj produktataj de tiuj operacioj.
tasko