tradukoj: be cs de el en fr hu nl pl pt ru sv vo

*profesi/o

*profesio

Ĉiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn: metia, libera profesio; profesia oratoro; profesia sekreto. SIN:metio, okupo.

profesii

(tr)
Praktiki profesion.

profesiisto, profesiulo

Homo, kiu praktikas okupon por gajni vivpanon. ANT:amatoro

libera profesio

Ĉe la antikvuloj, okupo konvena al liberulo, kontraste al la „sklavaj okupoj“; en mezepokaj universitatoj ― komuna nomo por gramatiko, dialektiko, retoriko, aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.
Rim. 1: La antikvuloj kutime ne distingis inter arto kaj metio aŭ profesio; traduki la latinan „artes“ en „artes liberales“ per „artoj“ estas mistraduki.
Rim. 2: PV kaj PIV nomas tion „liberala“ profesio, arto; ankaŭ tio estas sklava mistraduko: neniel temas pri liberalismo, toleremo aŭ permesemo ― temas pri profesiula okupo; tial plimulto da lingvoj distingantaj inter „libera“ kaj „liberala“ uzas ĉi tie la adjektivon „libera“.

tradukoj

anglaj

~o: profession; ~i: practice; ~isto, ~ulo: professional.

belorusaj

~o: прафэсія; ~isto, ~ulo: прафэсіянал; libera ~o: свабодная прафэсія.

ĉeĥaj

libera ~o: svobodné umění.

francaj

~o: profession; ~i: exercer (une profession); ~isto, ~ulo: professionnel; libera ~o: profession libérale.

germanaj

~o: Beruf; ~i: praktizieren; ~isto, ~ulo: Professioneller; libera ~o: freier Beruf.

grekaj

libera ~o: ελεύθερο εππάγγελμα.

hungaraj

~o: foglalkozás, szakmai; ~i: (szakmát) gyakorol, (foglalkozást) folytat; ~isto, ~ulo: szakember, szakmabeli, profi; libera ~o: szabad művészet. ~a sekreto: szakmai titok.

nederlandaj

~o: beroep; ~i: een beroep uitoefenen; ~isto, ~ulo: beroeps; libera ~o: vrij beroep.

polaj

libera ~o: wolny zawód.

portugalaj

~o: profissão; libera ~o: profissão liberal.

rusaj

~o: профессия; ~isto, ~ulo: профессионал; libera ~o: свободная профессия.

svedaj

~o: yrke.

volapukaj

~o: cal; ~i: calön; ~isto, ~ulo: calel.

[^Revo] [profes.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2008/12/07 07:18:03 ]