tradukoj: be de en fr hu nl pt ru sv

*pun/i

*puni

(tr)
1.
(iun) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonago aŭ kulpo: puni iun, ĉar li malobeis, pro ke li malobeis; puni iun je malliberejo, knabon per vergo pro malobeo; kiun Dio amas, tiun li punasZ; per mono, ne per mano, punu vilaĝanon [1]; kune kaptite, kune punite [2]. VD:pagi, ricevi.
2.
(malbonagon) Puni ties farinton: puni ies malobeon; la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero [3].

puno

Sufero per kiu oni punas: monpuno; punlaboro; esti devigita fari ion je puno de mortoB; porti la punon por ioZ; malvirtulo ne restos senpunaZ.

puninda

Inda ricevi punon:
a)
puninda maliculo; vivis puninde, mortis ridinde [4].
b)
mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kaŝitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda [5]; puninda mensogo [6].

monpuno

JUR
Puno, konsistanta en pago de difinita kvanto da mono.

tradukoj

anglaj

~i: punish; ~o: punishment; ~inda: punishable, worthy of punishment; mon~o: fine.

belorusaj

~i: караць, пакараць; ~o: кара, пакараньне, спагнаньне; mon~o: штраф. ~laboro: катарга; sen~a: беспакараны, бяскарны.

francaj

~i: punir; ~o: punition; mon~o: amende.

germanaj

~i: strafen; ~o: Strafe; ~inda: strafbar; mon~o: Geldstrafe. sen~a: straffrei.

hungaraj

~i: büntet; ~o: büntetés; ~inda: büntetendő, büntetésre érdemes; mon~o: pénzbüntetés. ~laboro: kényszermunka; sen~a: büntetlen.

nederlandaj

~i: straffen; ~o: straf; ~inda: strafbaar; mon~o: boete. ~laboro: werkstraf; sen~a: straffeloos.

portugalaj

~i: punir, castigar; ~o: punição, castigo; ~inda: punível, castigável; mon~o: multa. ~laboro: trabalho forçado.

rusaj

~i: наказать, наказывать, карать, покарать; ~o: наказание, кара, взыскание; ~inda: заслуживающий наказания, наказуемый; mon~o: штраф. ~laboro: каторга; sen~a: безнаказанный.

svedaj

~i: straffa; ~o: straff.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 26:21
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 19
6. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado

[^Revo] [pun.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2009/07/05 16:39:20 ]