tradukoj: en nl pt ru

rastr/o

rastro[1]

(malofte) HOR Malpeza hakfosilo kies ferplato estas fiksita orte aŭ akutangule al la tenilo: forsarki misherbon per rastro; malkompaktigi la bedon per rastro.
VD:pioĉo

rastrumo[2]

TEK Prezento de bildo per matrico el punktoj (rastrumeroj), precipe se temas pri televidila aŭ komputila ekrano, desegnilo, printilo: tiu ĉi procedo ja ne estas io kio alvenis kun la komputiloj, ĉar foto en gazeto konsistas el rastrumo, kiun oni vidas kiam oni rigardas ĝin per lupeo [3].

rastrumero[4]

TEK Malpleja elemento de rastrumo, minimuma bildero al kiu estas atribueblaj koloro kaj heldenso (brilo): prefere, faru la foton mez-granda (do, ekz. 400×500 rastrumeroj) [5].

Rim.: Iuj opinias, ke „bildero“ estus pli bona ĉar pli simpla. Jes, ĝi estas pli simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) ― kaj aliflanke, oni povas paroli pri rastrumo sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je bildo). [Sergio Pokrovskij]

rastrumigilo

TEKKOMP Speco de ciferecigilo, rimedo por transformi kontinuan prezenton de datumo (ekz-e signobildon de kontura tiparo) en malkontinuan rastrumon.

tradukoj

anglaj

~o: hoe; ~umo: bit map, raster; ~umero: pixel; ~umigilo: rasterizer, raster processor.

nederlandaj

~umo: raster; ~umero: rasterpunt, pixel; ~umigilo: raster.

portugalaj

~o: rastro.

rusaj

~o: мотыга, тяпка; ~umo: растр; ~umero: пиксел; ~umigilo: растеризатор.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
3. Christer Kiselman: La geometrio de la komputila ekrano, Upsala Universitato
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
5. Oftaj Demandoj pri GIEB

[^Revo] [rastr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2009/11/19 17:31:01 ]