tradukoj: be de en fr hu nl ru

3reakci/o [1]

reakcio

1.
POL Politika agado kontraŭstaranta al la antaŭeniraj partioj kaj celanta revivigi la pasintan staton de la aferoj.
2.
SCI ReefikoZ, reagoZ:
a)
KEM Efiko de substanco, kiu agas sur alian, kun kiu ĝi estas miksita, kaj aperigas la karakterizajn ecojn de tiu lasta.
b)
FIZ Reago, kontraŭago, per kiu ĉiu materia punkto kompensas agon aplikatan al ĝi: la ago kaj la reakcio estas egalaj kaj malaj.
c)
TEK Antaŭenmovo estigita sen mekanika perilo (kiel rimeno, radoj ktp), sed per ellaso de ia kvanto de movo al la malantaŭo.

reakcia

1.
Aganta por reakcio 1, malprogresema: mi lernis en la lernejo, ke dum la kapitalismo intelektuloj kaj etburĝoj ... estis reakciaj, malutilaj al la popolo [2].
2.
Rilata al reakcio 2. VD:reakcia aviadilo

reakciilo

[3]KEM Ĉia substanco kapabla eniri en reakcion: li rememoris pri ni, disdonis provtubojn, reakciilojn, kaj komencis klarigi, ke nun el tiuj substancoj ĉiu faros iun farbon [4].

tradukoj

anglaj

~o: reaction; ~ilo: reagent.

belorusaj

~o b: супрацьдзеяньне; ~o: рэакцыя.

francaj

~o: réaction; ~a 1.: réactionnaire; ~ilo: réactif.

germanaj

~o: Reaktion.

hungaraj

~o 1.: reakció; ~o a: reakció, vegyi folyamat; ~o b: ellenhatás; ~o c: sugárhajtás; ~ilo: kémszer, reagens.

nederlandaj

~o: reactie.

rusaj

~o b: противодействие; ~o: реакция.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Vaha: Adolesko, 1987
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. G. Altov, trad. J. Finkel: Angulo de atako, http://www.esperanto.mv.ru/TRIZ/angulo.html

administraj notoj

pri ~ilo :
      Atentu, ke la PIV1-a senco estas pli malvasta:
      "substanco, uzata... por ekscii, ĉu difinita
      korpo troviĝas en miksaĵo, kombinaĵo, aŭ
      ne". Ĝi akceptas sinonimon: reagilo.
      PIV2 preferas la formojn "reaganto", "reakcianto".
      [MB]
    

[^Revo] [reakci.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2010/01/13 17:30:28 ]