tradukoj:
be cs de en fa fr hu nl pt ru
*progres/i [1]
*progresi
(ntr)
-
Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo,
perfektiĝi:
tie li povis pli bone esti instruata kaj pli bone progresi;
progresi en la studado, en la civilizo;
la afero rapide progresas;
la preparoj por la ekspozicio kontentige progresas;
la scienco, moralo ĉiutage progresas;
malgraŭ progresinta leĝaro la indianoj vivas mizere;
nuntempe muzika kulturo de Esperantujo iom malpli
progresas kompare al poezi-kulturo
[2];
ŝajnas, ke la plej populara libreto pri gramatiko
por progresantoj, plene en Esperanto antaŭe estis
„La tuta esperanto“ de Henrik Seppik
[3].
progreso
-
Iompostioma disvolviĝo al pli alta grado:
la progreso de la scienco, malsano.
paŝo
progresema
-
Faciliganta la progreson de la civilizo:
progresema ministro.
progresigi
(tr)
- antaŭenpuŝi,
akceli,
disvolvi,
plibonigi,
perfektigi.
progresinto
-
Lernanto, kiu jam progresis, havas sciojn
en la koncerna temo:
legolibreto por komencantoj kaj progresintoj
[4].
malprogresi
(ntr)
-
Perdi atingitan nivelon de disvolviĝo, kadukiĝi, degeneri,
malkreski:
en Bervala ŝpinejo la produktado malprogresas
[5];
mi supre konstatis, ke Esperanto ne estas progresinta,
kaj eble eĉ malprogresinta, en la hinda kontinento
[6].
malprogreso
-
Perdo de atingita nivelo de disvolviĝo, kadukiĝo,
degenero,
malkresko,
dekadenco:
nun en la simfonia ĝenro ni observas gravan malprogreson
nur iomete diluitan per eksperimentoj de I. Stravinskij
kaj S. Prokofjev
[7].
tradukoj
anglaj
~i:
progress.
belorusaj
~i:
прагрэсаваць, разьвівацца;
~o:
прагрэс;
~ema:
прагрэсіўны;
~igi:
разьвіваць, судзейнічаць, спрыяць.
ĉeĥaj
~i:
dělat pokroky;
~o:
pokrok.
francaj
~i:
progresser;
~o:
progrès;
~ema:
progressiste;
~igi:
promouvoir;
~into:
élève avancé;
mal~i:
régresser;
mal~o:
régression.
germanaj
~i:
Fortschritte machen, voranschreiten, sich weiterentwickeln;
~o:
Fortschritt, Weiterentwicklung;
~ema:
fortschrittlich;
~igi:
voranbringen.
hungaraj
~i:
halad, előremegy, fejlődik;
~o:
haladás, fejlődés, előremenetel;
~ema:
haladó szellemű, progresszív;
~igi:
előrevisz, fejleszt.
nederlandaj
~i:
vooruitgaan, vorderingen maken, vorderen;
~o:
vooruitgang;
~ema:
progressief, vooruitstrevend;
~igi:
bevorderen;
mal~i:
achteruitgaan;
mal~o:
achteruitgang.
persaj
~i:
پیشرفت کردن، ترقی کردن;
~o:
پیشرفت، ترقی;
~ema:
پیشرو، مترقی، ترقیخواه;
~igi:
پیشبردن;
mal~i:
پسرفتن;
mal~o:
پسرفت.
portugalaj
~i:
progredir.
rusaj
~i:
прогрессировать, развиваться;
~o:
прогресс;
~ema:
прогрессивный, передовой;
~igi:
развивать, способствовать;
mal~i:
регрессировать, отступать;
mal~o:
регресс.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
J. Zajdman, P. Moĵajev: Ege riĉaj harmonieMonato3.
C. Keysers: Gramatiko facile asimileblaMonato4.
-: Mozaiko, 19355.
L. Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK Kobenhavn, 19746.
V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)7.
J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien
fluas roj’ Castalie?, 1984-1987
[^Revo]
[progre.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.20 2011/03/15 10:10:09 ]