tradukoj:
be ca de en hu nl ru
1redakt/i
redakti
(tr)
- 1.
-
Skribe esprimi en definitiva kaj laŭcela formo:
redakti artikolon, raporton, cirkuleron, leteron,
oficialan aktonB,
siajn memoraĵojn, siajn pensojnB.
verki,
formuli,
vortigi.
- 2.
-
Direkti publikigon de gazeto, artikolaro ktp, elektante
publikigotajn erojn, reviziante kaj korektante ilin:
en la fino de tiu jaro li venis al Ŝanhajo por fiksloĝi kaj
redaktis la literaturajn gazetojn Ju Si kaj Ben Liŭ
[1];
distingita pro ... la Hejma vortaro, redaktita de li
[2].
- 3.
-
Enigi, movi, kopii, forigi, ŝanĝi partojn de teksto, bildo
aŭ alia datumaro, ŝanĝi ĝian aranĝon aŭ prezenton:
redakti unikodan tekstodosieron, programon;
forredakti (forigi per redaktado) la HTML-markojn.
redaktejo
-
Loko kie gazeto estas redaktata:
bona verkisto penas por eviti penon al la leganto ‐
kaj plie ne forgesas, ke la unua troviĝas en la redaktejo
[3];
gazetistoj forveturis ĉiu en sian redaktejon por verki
nekrologon
[4].
redaktilo
-
Programaro por redakti 3:
teksta redaktilo
(por redakti tekstajn dosierojn);
grafika redaktilo
(por redakti bildojn, grafikajn dosierojn);
tiparredaktilo
(por redakti tiparojn, ekz-e por
aldoni la ĉapelitajn literojn).
UniRed estas redaktilo de simpla unikoda teksto
[5].
Simredo 3.3 ‐ Unikoda redaktilo verkita per Ĝavo
[6].
literumilo,
verkilo.
redaktisto
-
Persono, kiu profesie redaktas, ekz-e gazeton.
[^Revo]
[redakt.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2011/12/11 21:10:12 ]