tradukoj: be bg br cs de el en es fr he hu it kek kk lat nl pl pt ru sk sv tr zh

*vort/o [1]

*vorto

1.TEZ
LIN Areto da parolsonoj havanta difinitan signifon kaj difinitan gramatikan uzon en homa lingvo: simpla, kunmetita, dubsenca vorto; uzi la ĝustan, konvenan vorton; la bildoj elvokitaj de la vortoj; vortordo.
a)
rigardata kiel formo, kontraste al la ideo: oni ne devas diskuti pri vortoj, sed peni ilin kompreni; faroj estas fruktoj, sed vortoj estas nur folioj; kion vi legas mia princo? vortojn, vortojn, vortojn Z!
b)TEZ
rigardata kiel eldiro unu- aŭ plurvorta: pli bone estas vorto afabla ol kuko agrablaZ; de vorto ĝentila ne doloras la lango [2]; atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj [3]; vorton malveran virtulo malamas [4]; kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta [5]; per unu vortoZ, per malmultaj vortoj (resume) Z; diri la limvorton (ne cedi en disputo) Z; lasi al iu la lastan vorton (la finan decidon) Z; ne venis ankoraŭ la tempo diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj Z; saĝa kapo duonvorton (duone esprimitan penson) komprenas [6]. VD:diro, parolo 4
VD:parolo 6, termino
2.
Buŝa promeso: teni, plenumi sian vortonZ; vorto donita estas kiel leĝo [7]; estu la sinjoro de via vortoZ; je mia vortoZ(mi certigas pri tio).
3.TEZ
KOMP Negranda grupo da kune traktataj bitoj aŭ signoj: tiu komputilo operacias per 32-bitaj vortoj; por tiu redaktila komando ĉiu interspaceta signogrupo estas vorto.

VortoTEZ

KRI La eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo: en la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio [8]; la Vorto fariĝis karno [9].

vortaTEZ

1.
Konsistanta el vortoj: vorta ludo (spritaĵo).
2.TEZ
Buŝa, konsistanta nur el vortoj; neefektiva: senvaloraj vortaj promesojZ VD:ŝajna, papera.

*vortaroTEZ

LIN Orda kolekto da vortoj de lingvo aŭ fako kun difinoj, tradukoj aŭ aliaj lingvaj informoj: la „Fundamento de Esperanto“ tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [10]. SUB:leksikono

vortaristoTEZ

Lingvisto studanta sencon kaj difinon de la vortoj, kompilanta vortarojn: oni ne povas juĝi lingvon laŭ la vortaristoj [11]

vorteroTEZ

GRA Parto de vorto, precipe senchava parto: por montri la konsistigajn vorterojn, en la skribo oni povas kunigi ilin per streketo: sport-klubo [12].

vortigi, envortigiTEZ

(tr)
Esprimi per vortoj: kiam Johano en iu vespero sidis hejme kune kun Eriko, li komencis vortigi siajn sentojn al la frato [13]; nevortigita kondiĉo; tamen ŝi ne envortigis siajn pensojn [14].

a-vortoTEZ

GRA=adjektivo jen kion signifas la a-vorto ortodoksa: Konforma al la tradicia doktrino [15].

alivorteTEZ

Redirante la samon per aliaj vortoj, aŭ el alia vidpunkto: tion postulas lia antaŭe alprenita sinteno, alivorte antaŭjuĝo [16]. VD:nome 2, tio estas

arvortoTEZ

GRA Substantivo tia, ke ĝia formo ununombra indikas aron da personoj aŭ da similaj objektoj samspecaj, prezentatan kiel unu tuto: „popolo“, „foliaro“, „herbo“, „armeo“ estas arvortoj.

e-vortoTEZ

GRA=adverbo e-vorto povas roli kiel komplemento de verbo [17].

evitvortoTEZ

=eŭfemismo

fakvortoTEZ

LIN Vorto aŭ esprimo uzata kun difinita senco en iu scienco, arto, metio, fako...: „Fakvortoj en Esperanto“ [18].

kapvortoTEZ

LIN Vorto, kiun priskribas aŭ komentas artikolo de vortaro aŭ enciklopedio: la kapvortoj estas ordigitaj sen konsidero al la finaĵoj [19].

laŭvorte

Konforme al antaŭe diritaj vortoj, sen modifo, kun nur minimuma interpreto: laŭvorte tradukite [20].

o-vortoTEZ

GRA=substantivo infinitivo rolas en Esperanto kiel o-vorto [21].

pasvortoTEZ

Sekreta vorto interkonsentita ene de limigita grupo kaj servanta kiel rekonilo, por pruvi onian rajton trapasi, eniri, ricevi servon ktp.

pruntvortoTEZ

LIN Vorto prenita el alia lingvo, eventuale skribe aŭ elparole adaptita: parolado de Filipinanoj havas multajn pruntvortojn el la Hispana kaj la Angla [22].

senvorte

Sen paroloj, silente, ne donante atendatan respondon: li senvorte obeis [23].

unuvorte

Dirite per unu aŭ malmultaj vortoj, koncize, resume: la ĉefa militestro havas nek patron, nek infanon, unuvorte li havas neniun, nur sian armeon kaj la malamikon [24].

vortodivido [25]

LIN Dispartigo de vorto inter la fino de unu teksta linio kaj la komenco de la tujsekva linio, precipe en okazo kiam en la unua linio ne eblas loki la vican vorton, kvankam tie ja restas iom da spaco; streketo post la unua parto fine de la unua linio indikas, ke la vorto estas daŭrigota en la sekva linio: nesufiĉe profesia enpaĝigo ĝenas plurloke, ankaŭ per mallertaj vortodividoj [26].

vortfaradoTEZ

LIN Konstruado de vortoj per kunmeto de vorteroj afiksaj aŭ radikaj – derivado, vortkunmeto, fleksio 1 – eventuale kun ŝanĝoj en la vortelementoj laŭ la reguloj de koncerna lingvo: tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas [27]; la principo de neceso kaj sufiĉo laŭ René de Saussure estas oficiale akceptita de la Akademio kiel „la logika bazo de la vortfarado en Esperanto“ [28].

vortformoTEZ

LIN Vorto prenita en iu gramatika formo: „tabloj“ kaj „tablon“ estas du vortformoj de unu sama vorto. VD:fleksii

vortkunmetoTEZ

LIN Konstruado de vortoj per kunmeto de radikaloj: post tiu transpreno, nek la metron de „Sinjoro Tadeo“, nek la vortkunmetojn de adjektivo plus substantivo nia lingvanaro akceptas kiel normalaĵojn [29].
SUP:vortfarado

vortoprovizo, vortprovizoTEZ

LIN
Ĉiom da vortoj de lingvo1 nacia, de regiona dialekto, de profesia fako, de lerneja kurso ktp: dank' al ili (la afiksoj de Esperanto) koreoj tre facile konkeras la vortoprovizon de Esperanto [30]; antaŭ ilia efektivigo ... la ellaboro de konsekvenca vortoprovizo ne estas ebla [31].

tradukoj

anglaj

~o: word; ~aro: dictionary; a-~o: adjective; ar~o: mass noun; e-~o: adverb; o-~o: noun; pas~o: password; ~odivido : hyphenation; ~farado: word-formation; ~formo: word form, inflexion; ~kunmeto: composition, compounding; ~oprovizo, : vocabulary.

belorusaj

~o: слова; ~a: слоўны, славесны; ~aro: слоўнік; ~aristo: лексікограф; ~igi, : выражаць словамі, фармуляваць; a-~o: прыметнік; e-~o: прыслоўе; evit~o: эўфэмізм; o-~o: назоўнік; pas~o: пароль; sen~e: моўчкі, бяз слоў; unu~e: адным словам ; ~farado: словаўтварэньне; ~formo: словаформа.

bretonaj

~o: ger; V~o: Verb; ~a 2.: dre gomz; ~aro: geriadur; ~aristo: geriadurour; ~igi, : geriañ; a-~o: anv-gwan; ali~e: eleze, da lavaret eo; e-~o: adverb; evit~o: flourlavar; laŭ~e: ger-ha-ger; o-~o: anv-kadarn; pas~o: ger tremen; sen~e: dilavar; unu~e: berr-ha-berr, eberr gomzoù, en ur ger; ~farado: ar stummañ gerioù; ~formo: furm (ger); ~kunmeto: kenstrollad; ~oprovizo, : geriaoueg.

bulgaraj

~o: дума; ~aro: речник.

ĉeĥaj

~o: slovo.

ĉinaj

~o: 词, tr. 詞 [cí]; ~aro: 词典, tr. 詞典 [cídiǎn].

francaj

~o 2.: parole (promesse); ~o: mot; V~o: verbe (christianisme); ~a 2.: oral; ~aro: dictionnaire; ~aristo: lexicographe; ~ero: morphème; ~igi, : exprimer, formuler; a-~o: adjectif; ali~e: autrement dit, c'est-à-dire, en d'autres termes; ar~o: collectif (grammaire); e-~o: adverbe; evit~o: euphémisme; fak~o: terme (terminol.); kap~o: entrée (de dictionnaire...) ; laŭ~e: à la lettre, mot pour mot, littéralement; o-~o: substantif, nom (substantif); pas~o: mot de passe; prunt~o: emprunt linguistique, mot emprunté; sen~e: sans un mot; unu~e: bref (adv.), en un mot; ~farado: construction morphologique (linguistique); ~formo: forme fléchie; ~kunmeto: composition (de mots); ~oprovizo, : vocabulaire.

germanaj

~o: Wort; V~o: Wort; ~aro: Wörterbuch; ~igi, : formulieren; a-~o: Adjektiv, Eigenschaftswort; ali~e: in anderen Worten, mit anderen Worten; e-~o: Adverb, Umstandswort; evit~o: Euphemismus, Schönsprech, beschönigender Ausdruck, verhüllender Ausdruck; o-~o: Substantiv, Nomen, Hauptwort; pas~o: Passwort; sen~e: wortlos; ~farado: Wordbildung; ~oprovizo, : Wortschatz.

grekaj

~o: λέξη, λόγος, ομιλία; ~aro: λεξικό.

hebreaj

~o: מלה; ~aro: מילון; ~aristo: מילונאי; ~igi, : לנסח; pas~o: סיסמה; ~formo: נטיה דקדוקית , צורה.

hispanaj

~o: palabra; ~aro: diccionario; a-~o: adjetivo; e-~o: adverbio; evit~o: eufemismo; kap~o: entrada (de diccionario...); o-~o: sustantivo, nombre; pas~o: contraseña; ~oprovizo, : vocabulario.

hungaraj

~o: szó; V~o: ige (Krisztus); ~a: szó-; ~aro: szótár; ~aristo: szótárkészítő, lexikográfus; ~igi, : szavakba foglal, megfogalmaz; a-~o: melléknév; e-~o: határozószó; evit~o: eufemizmus, eufémia, szépítő körülírás ; o-~o: főnév, substantivum; pas~o: jelszó; ~farado: szóalkotás; ~formo: szóalak; ~oprovizo, : szókészlet, szóállomány.

italaj

a-~o: aggettivo; e-~o: avverbio.

kazaĥaj

~o: сөз; ~aro: сөздік.

kekĉiaj

~o: aatin.

malnovlatinaj

V~o: verbum.

nederlandaj

~o: woord; ~aro: woordenboek; ~igi, : onder woorden brengen; a-~o: adjectief, bijvoeglijk naamwoord; e-~o: bijwoord; evit~o: eufemisme; o-~o: substantief, zelfstandig naamwoord; pas~o: wachtwoord; ~farado: woordvorming; ~formo: woordvorm.

polaj

~o 1.: słowo, wyraz; ~o 2.: słowo; ~o 3.: słowo; V~o: Słowo; ~a 1.: wyrazowy, słowny; ~a 2.: słowny, ustny; ~aro: słownik; ~igi, : wyrażać słowami, wysławiać się, artykułować, formułować; a-~o: przymiotnik; ali~e: innymi słowy, inaczej mówiąc, inaczej; e-~o: przysłówek; evit~o: eufemizm; fak~o: termin; kap~o: hasło; laŭ~e: dosłownie, słowo w słowo; o-~o: rzeczownik; pas~o: hasło; prunt~o: zapożyczenie językowe; sen~e: bez słowa, milcząc; unu~e: jednym słowem; ~odivido : podział wyrazów, przenoszenie wyrazów, podział wierszy, łam wierszy; ~farado: słowotwórstwo; ~formo: forma wyrazu, odmiana wyrazu, fleksja wyrazu; ~kunmeto: wyraz złożony; ~oprovizo, : słownictwo, zasób słów, słownik.

portugalaj

~o: palavra; ~aro: dicionário; ~aristo: dicionarista, lexicólogo, lexicógrafo; a-~o: adjetivo; e-~o: advérbio; pas~o: senha.

rusaj

~o: слово; V~o: Слово; ~a 1.: словесный; ~a 2.: устный; ~aro: словарь; ~aristo: лексикограф; ~igi, : выражать словами, формулировать, сформулировать; a-~o: прилагательное; ali~e: другими словами, иначе говоря, то есть; ar~o: собирательное имя существительное; e-~o: наречие; evit~o: эвфемизм; laŭ~e: дословно; o-~o: существительное; pas~o: пароль; sen~e: молча, не говоря ни слова; unu~e: одним словом; ~odivido : перенос; ~farado: словообразование, словопроизводство; ~formo: словоформа; ~kunmeto: словосложение, основосложение; ~oprovizo, : словарный запас.

slovakaj

~aro: slovník; a-~o: prídavné meno; e-~o: príslovka.

svedaj

a-~o: adjektiv; e-~o: adverb.

turkaj

~o: söz; ~aro: sözlük, lugât, lügat.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:20
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:5
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:27
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. La Nova Testamento, S. Johano 1:1
9. La Nova Testamento, S. Johano 1:14
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
11. Claude Piron: La bona lingvo, p. 81a
12. B. Kolker: Lingva Ret-Gazeto - LRG-1, [1996?]
13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
14. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
15. Martin: la bezono por lingvo universala, soc.culture.esperanto, 2003-05-29
16. Claude Piron: La bona lingvo, p. 82a
17. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Gramatiko, E-vortoj
18. W. Blanke: Fakvortoj en Esperanto, Deutsches E-lnstitut, 1995
19. Gaston Waringhien: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „kiel uzi la vortaron“, p. 34a
20. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, budapeŝta ekzameno
21. S. Hartwig: Re: videblas, soc.culture.esperanto, 2005-03-11
22. V. Medrano: Lingvoj en Filipinoj, 2005-11-08
23. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 22a
25. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
26. H. Gorecka: Napolo, ne nur la kanzono…, La Ondo de Esperanto, 2008. N-ro 8–9 (166–167)
27. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
28. Jan Werner: Terminologia Kurso, Ekzercaro, § 4.915
29. P. Daŝgupto: Pracelojn fasonis recelano (Z. Banet-Fornalowa, Antoni Grabowski), Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 26a
30. Bak G.: Esperanto sentata de koreoj, EK, numero 17a
31. E. Wüster: Esperantologiaj studoj, Stafeto, 1978, p. 27a

[^Revo] [vort.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.62 2011/11/07 00:10:16 ]