tradukoj:
de en fr hu la nl pl ru
reprezali/i
reprezalii
- 1.
-
Rebati al kontraŭleĝaĵo
de alia regno per reciproka jure malpermesita ago.
- 2.
-
Rebati al mallojalaj
atakoj
aŭ detruoj per similaj kontraŭagoj:
ni estas devigataj reprezalii al israelaj agresoj
[1].
venĝi
reprezalio [2]
- 1.
-
Jure malpermesita rebato fare de unu aŭ pluraj regnoj al
kontraŭleĝaĵo de alia regno:
ĉar tiu nombro inkluzivas tiujn, kiuj pereis dum bataloj
aŭ estis viktimoj de germanaj reprezalioj, la nombro de serboj,
masakritaj de la kroataj ustaŝoj, estas evidente pli malalta
[3];
sekve, la lando (Nord-Koreio) eniras fakte en
la etan klubon de la regnoj kun atomarmiloj, post pli aŭ
malpli longa, sed fine sendamaĝa periodo de internaciaj
reprezalioj
[4].
- 2.
-
Rebata atako al mallojala atako:
reprezalioj kontraŭ la terorismo limiĝis al kelkaj bomboj
en la dezerto
[5].
venĝo
- 3.
- (evitinde) represio
renaskiĝinta post la stalinaj reprezalioj, la esperantistaro
estis sub forta influo de tiu turisma movado
[6].
Rim.:
En la reala uzo de esperantistoj la vorto reprezalio plej ofte
havas ĉi tiun signifon reprezalio3,
kiu tamen mankas en la presitaj vortaroj (ekz-e en la PIVoj).
Tia uzado estas evitinda, ĉar internacie ekzistas diferenco
inter repressalia (latina termino el la internacia
juro) kaj political respression (termino de
politiko interna). Probable por la okcidentaj aŭtoroj de la
PIVoj la koncepto „represio“ ne estis sufiĉe
aktuala; kaj tial, manke de taŭga vorto vortare agnoskita,
la redakcioj trudas similsonan vorton alisencan (tiom pli
volonte, ke iuj naciaj lingvoj efektive konfuzas reprezalion
kun represio).
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~o 1.:
reprisal(s), sanction(s);
~o 2.:
retaliation.
francaj
~i:
exercer des représailles;
~o 1.:
représaille;
~o 2.:
représaille.
germanaj
~o 1.:
Repressalie, Zwangsmaßnahme.
hungaraj
~o 1.:
ellenrendszabály, retorzió.
latina/sciencaj
~o 1.:
repressalia.
nederlandaj
~i:
represailles plegen;
~o 1.:
represaille;
~o 2.:
represaille;
~o 3.:
onderdrukking.
polaj
~i:
zastosować represalia;
~o 2.:
represalia.
rusaj
~o 1.:
репрессалия;
~o 2.:
возмездие.
fontoj
1.
Ĝangalo: Adoleskanta bombhomo atencas ..., 2005-07-132.
Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento3.
Michel DUC GONINAZ: Eks-Jugoslavio:
kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/6, p. 84.
Dingli SHEN, tr. Vilhelmo Lutermano: Pjongango vetas pri la neŭtraleco de
Pekino, „Le Monde diplomatique“ en Esperanto,
2006-10-065.
A. Gresh, trad. V. Lutermano: La ondo
de ĥaoso, le Monde diplomatique, 2003-096.
Glebo Malcev: Lia muziko ne gravas, La Ondo de Esperanto, 2004:5 (n-ro 115)
[^Revo]
[reprezali.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.9 2009/09/30 16:30:51 ]