tradukoj: be de en es fa fr hu nl pt ru

*rezerv/i

*rezervi

(tr)
1.
Apartigi kaj konservi por iu aparta destino: rezervi parton de la rikolto; mi rezervis al vi sidlokon, bileton; al Dio servu, diablon rezervu [1]; rezerva armeoB.
2.
Apartigi kaj escepti por posta pridiskuto: li konsentis nur kun rezervoj (limigaj kondiĉoj); ni alsendas vian kontresumon kun rezervo pri eraroj.
3.
Apartigi por ekskluzive disponigi al iu: oni ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtorecoZ; rezervita ĉaso; ĉiuj rajtoj estas rezervitaj; oni rezervis al la estraro la povon decidi pri tio; la registaroj kutimas rezervi al si tiajn aplikadojnZ, plenan liberecon de agadoZ.

rezerva

Konservata por posta uzo, diskuto, dispono.

rezervo

Kvanto da nature aŭ arte konservataj aĵoj disponeblaj por posta uzo: la trovo rezultigis la malkovron de gravaj rezervoj de nafto[2].
VD:stoko

naturrezervejo

EKOL
Teritorio por konservo de naturaj medioj, kie leĝo modere aŭ tute ne permesas kultivon, industrion, homan agadon: la superaj instancoj montris nenian intereson por naturrezervejoj[3]. SIN:naturparko, parko 2

tradukoj

anglaj

~i: reserve.

belorusaj

~i: рэзэрваваць, зарэзэрваваць, захоўваць, запасіць, пакідаць; ~a: рэзэрвавы, запасны; ~o: рэзэрв, запас.

francaj

~i: réserver; ~a: de rechange, de réserve; ~o: réserve; natur~ejo: parc naturel, réserve naturelle.

germanaj

~i 1.: reservieren.

hispanaj

~i: reservar; ~o: reserva.

hungaraj

~i 1.: tartalékol, tartogat; ~i 2.: fenntart; ~i 3.: fenntart, biztosít; ~a: tartalék-, pót-; ~o: tartalékolás, fenntartás, biztosítás; natur~ejo: természetvédelmi terület, natúrrezervátum. ĉiuj rajtoj estas ~itaj: minden jog fenntartva.

nederlandaj

~i 1.: reserveren; ~i 3.: voorbehouden.

persaj

~i 1.: کنار گذاشتن، نگه‌داشتن، رزرو کردن; ~i 2.: قید و شرط گذاشتن; ~i 3.: حفظ کردن، محفوظ داشتن; ~a: ذخیره‌ای; ~o: ذخیره، اندوخته; natur~ejo: پارک طبیعی. ĉiuj rajtoj estas ~itaj: تمام حقوق محفوظ است.

portugalaj

~i 1.: reservar.

rusaj

~i 1.: резервировать, зарезервировать, оставить про запас; ~i 3.: резервировать, зарезервировать, сохранить (за кем-л.); ~a: резервный, запасной; ~o: резерв, запас; natur~ejo: заповедник.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Fatmir Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 18a
3. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a

[^Revo] [rezerv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/07/10 16:30:54 ]