tradukoj: be bg br de en es fr hu nl pl pt ru

*park/o [1]

*parko

1.
HOR Ĉirkaŭbarita, arboriĉa, taŭge flegata terspaco, servanta kiel publika aŭ privata promenejo; plezurarbareto: en angulo de la parko, ĉe la lago, troviĝis eta benko, kiu estis la sola atestanto de iliaj varmaj kisoj [2]. VD:ĝardeno
2.
EKOL=naturrezervejo ni serĉis en la urbo vojaĝagentejon, kiu ofertus al ni ekskurson al la nacia parko [3].

parkumi

(tr)
TRA Lasi aŭton, buson aŭ similan veturilon en taŭga loko, dum oni ne uzas ĝin: ĉi tie vi povos parkumi aŭton senpage; ni parkumis tuj ĉe la eniro, dum la parkumo por ordinaraj turistoj estis sufice malproksime [4] en la urbocentro de lundo gis vendredo por parkumi necesas aĉeti (...) specialajn biletojn [5];

parkumejo

TRA Loko, kie oni parkumas: ankaŭ ekzistas parkumejo interne de la hotelo [6]; oni ŝerce diras, ke la ĉefaj avantaĝoj ĝuataj de la lordoj ... estas senpaga parkumejo en centra Londono kaj, due, la plej bona klubo [7].

parki

(tr)
=parkumi

parkejo

=parkumejo la aŭto atendas en la parkejo [8].

amuzparko

Terspaco provizita je pluraj ludiloj por infanoj kaj plenkreskuloj: Barbara ne estas en la amuzparko [9]; ... nek eniru spegulan labirinton de amuzparko [10].

naturparko

EKOL=naturrezervejo ŝi konstatis, ke pli favoraj studeblecoj eble ekzistus en la ruanda parto de la granda naturparko de la vulkanoj [11].

tradukoj

anglaj

~o 1.: park; amuz~o: fun fair.

belorusaj

~o 1.: парк.

bretonaj

~o 1.: liorzh, park; ~o 2.: park naturel; natur~o: park naturel.

bulgaraj

~o 1.: парк.

francaj

~o 1.: parc; ~o 2.: parc naturel, réserve naturelle; ~umi: parquer; ~umejo: parc de stationnement, parking; amuz~o: parc de loisir; natur~o: parc naturel, réserve naturelle.

germanaj

~o 1.: Park; ~o 2.: Nationalpark; natur~o: Naturpark.

hispanaj

amuz~o: parc d'atraccions.

hungaraj

~o 1.: park; ~o 2.: természetvédelmi terület, natúrpark; natur~o: természetvédelmi terület, natúrpark.

nederlandaj

~o 1.: park; ~o 2.: natuurpark, park, natuurreservaat; ~umi: parkeren; ~umejo: parkeerplaats; ~i : parkeren; ~ejo: parkeerplaats; amuz~o: attractiepark, lunapark; natur~o: natuurpark, park, natuurreservaat.

polaj

~o: park; ~umi: parkować; ~umejo: parking; ~i : parkować; ~ejo: parking; amuz~o: park rozrywki, plac zabaw, ogródek jordanowski, lunapark; natur~o: park narodowy.

portugalaj

~o 1.: parque; ~o 2.: parque natural; ~umi: estacionar; ~umejo: estacionamento; ~i : estacionar; ~ejo: estacionamento; amuz~o: parque de diversões; natur~o: parque natural.

rusaj

~o 1.: парк; ~o 2.: заповедник ; ~umi: парковать; ~umejo: парковка, паркинг; natur~o: заповедник.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. J. Modest: En la ombro de la silento, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 14a
3. J. de N. Marques: Vojaĝo al Ushuaia, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 18a
4. Unuafoje en Universala Kongreso, China Radio International, 2005-03-09
5. Informilo pri la 94a UK en Bjalistoko
6. 17a Internacia Esperanto-semajno de la kulturo kaj turismo 2009
7. W. H. Simcock: Ĉu en Britio?Monato
8. Saliko: En fremda lando, Monato, jaro 2006a, numero 3a, p. 23a
9. L. Portella: Ŝi estas mia amiko, Pentuvio, jaro 2007a, p. 23a
10. S. Johansson: Vulkana debuto, Originala literaturo Esperanta
11. W. M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a

[^Revo] [park.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2009/10/06 16:44:26 ]