tradukoj: be ca de en es eu hu it nl pt ru vo

*sav/i

*savi

(tr)
1.
Liberigi iun el morta aŭ grava danĝero: longa konsidero savas de sufero [1]; kiu sin gardas, tiu sin savas [2]; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas [3]; savi iun de morto, de fremda edzinoZ; savu min de la hundoZ; li savis ilin el la manoj de la EgiptojZ; savu min kontraŭ liaj manojZ; li savis sin (forkurante) sur ĉevaloZ; savu vin (forkuru) sur la montonZ; Davido foriris kaj saviĝis en la kavernoZ.
2.
Gardi ion de difekto aŭ pereo: tio ne savos nian aferon el pereoZ; ĉio, kio restis savita kontraŭ la hajloZ; li foriris por savi sian vivonZ; dank' al tio la entrepreno povis esti savata el absoluta malsukceso; la lerteco de la prezidanto savis la situacion; savi (konservi netuŝita) la dignon; savi sian animon (certigi al si postmortan feliĉon).

savo

1.
Sendanĝerigita vivo.
2.
Postmorta eterna feliĉo: ekster la eklezio ne estas savo. VD:tabulo, savarmeo.

antaŭsavi

Anticipe savi de eventuala danĝero: mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj [4]. VD:antaŭgardi

tradukoj

anglaj

~i: save.

belorusaj

~i: ратаваць, выратаваць, захаваць; ~o: ратунак, паратунак; antaŭ~i: засьцерагаць, засьцерагчы.

eŭskaj

~i: salbatu.

germanaj

~i: retten; ~o 1.: Rettung; ~o 2.: Heil.

hispanaj

~i: salvar; ~o: salvación.

hungaraj

~i: megment; ~o 1.: megmentés; ~o 2.: üdvözülés.

italaj

~i: salvare; ~o 1.: salute (salvezza), salvezza; ~o 2.: salvezza; antaŭ~i: preservare (salvezza).

katalunaj

~i: salvar.

nederlandaj

~i: redden; ~o: redding, heil.

portugalaj

~i: salvar.

rusaj

~i: спасать, спасти; ~o: спасение; antaŭ~i: предостеречь, предохранить.

volapukaj

~i: savön; ~o 1.: sav; ~o 2.: san.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [sav.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/09/30 16:30:47 ]