tradukoj: bg de en fr hu nl pt ru tp tr

*gard/i [1]

*gardiTEZ

(tr)
1.TEZ
(iu) Atenti, zorgi por eviti minacantan danĝeron aŭ eblan malbonon al iu aŭ io: gardi iun kiel la globon de la okuloZ; li lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj flaman glavon por gardi la vojon [2]; gardi iun kontraŭ malrespektoZ; por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj surprizoj... [3]; por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj ili konstruis potencajn digojn [4] kontraŭ sufero Vi min gardos [5]; la Eternulo gardos vian piedon kontraŭ reto [6]; estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon [7]; gardu vin de tia malpaciĝo; bone gardanta hundo; ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas [8]; ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵoZ; gardi (prizorgi) la interesojn de iu; ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo [9]; sin gardi, ke ne ...u (zorge eviti fari danĝeran aŭ malbonan agon); gardu vin, ke vi ne faluZ; gardu vin, ke vi ne plu faru tian eraronZ; oni ordonis, ke mi min garduZ, ke neniu vidu minZ. VD:protekti
2.
(iu) Atenti, zorgi, por eviti, ke iu faru malbonon aŭ kaŭzu danĝeron: gardi krimulon, malliberulon; kiu gardas sian langon, tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj [10]; MIL gardu vin (atentu).
3.
(io) Servi por evitigi danĝeron aŭ malbonon; ŝirmi: remparo gardas la urbon; tuko gardis la nukon kontraŭ la suno; la severa netuŝebleco de la „Fundamento“ gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo [11].
4.
(iu) Konservi por baldaŭa uzo; teni nedifektita aŭ neŝanĝita por difinita destino: gardu kandelon por la nokto[12]; gardi lokon por plua enskribo; gardu miajn vortojn en via memoroZ; gardu miajn konsilojn, moralinstruojn en via koroZ; gardu vian monon, mi ne bezonas ĝin; kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon [13].
5.
Konservi, reteni: gardi sekreton, pozon, dokumenton; gardi fidelecon al iu, la memoron pri bonfaro; mi gardas la esperon, ke venos pli favoraj tempoj; gardi sian personan dignonZ; gardi sian opinion, konvinkon.

garde

1.
Gardante, por gardi: en la posta nokto staris garde la dua filo [14].
2.
Gardeme, atente al eblaj danĝeroj: li sidis sur la dorso de la orienta vento, kiu tre garde lin tenis [15]; garde porti pakaĵeton.

gardo

1.
Restado por protekti ion aŭ iun: ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili [16]; la domo [...] estas sub lia gardo [17]; fari noktogardon.
2.
(evitinde) Gardantaro: arestitoj [...] ĉirkaŭitaj de forta grandanombra gardo [18].

gardado

Aranĝita, longa zorgado pri iu aŭ io por ĝin konservi kaj protekti: tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro [19].

gardisto

Homo kies okupo, ofico estas gardi: la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj [20]; arbargardisto; gardisto de muzeo .

gardistejo

Loko aranĝita por ke gardistoj tie restu, ofice aŭ ripoze inter gardotempoj: antaŭ la pordego troviĝis gardistejoZ; eniru en la gardistejon [21].

gardestari, gardostariTEZ

(ntr)
Garde deĵori starante ĉe posteno: la pastroj [...] gardostaris ĉe la sojlo [22].

gardostaranto

MIL Soldato, kiu deĵoras gardante ĉe sia posteno, gardosoldato: la lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto [23].

antaŭgarda

Kiu evitas eblajn malbonojn antaŭ ilia apero: la rabista knabino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon [24]; vi do devas [...] trovi antaŭgardajn rimedojn [25].

antaŭgardiTEZ

(tr)
Neebligi la efikon de malbonaĵo jam antaŭ ĝia apero: antaŭgardu la Izraelidojn kontraŭ ilia malpureco [26]; ni ĵuras fidele [...] ne ekripozi pli frue, ol ni antaŭgardos niajn sanktajn urbojn de la malamikoj [27]; MED kinino antaŭgardas de febro; MED infanoj antaŭgarditaj kontraŭ difterio per injektoj; eble ni troas nian antaŭgardon kontraŭ la pastraj viperoj [28]. VD:antaŭmalhelpi, antaŭsavi

ĉasgardisto

Homo, komisiita por gardi ĉasejon.

kampogardisto

AGR Homo komisiita por kontrole trairi la kamparon, zorgi pri erarantaj homoj aŭ brutoj, entruduloj, sovaĝaj bestoj, difektoj: kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin [29].

korpogardisto

Protektisto, kiu akompanas gravulon kaj defendas lin kontraŭ atakoj: la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano [30].

noktogardisto

Dumnokte deĵoranta gardisto: mi diris al vi, ni bezonas noktogardistojn [31].

*singarda

Atenta por eviti malbonon, havanta singardon: singarda kontraŭZ; singarda priZ; ho, kun li oni devas esti singarda [32]! estu singarda, ke vi ne faligu ĝin [33]; ni ĉiuj devas esti tre singardaj en la lingvaj demandoj.

singardoTEZ

Atento, prizorgo, detenemo pri siaj agoj aŭ paroloj por eviti malbonon; saĝeco, per kiu oni senkulpe kaj sendanĝere kondutas: havu singardon kontraŭ la fajro; oni devas kutimi al granda singardo por trapasi la stratojn de la modernaj urbegoj.

singardecoTEZ

=singardo
mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi en ĉiu horo [34].

singardema

Ĉiam atenta, provanta eviti misojn aŭ danĝerojn: kritiki oni devas singardeme [35]!

sengarduloZTEZ

Nesingardulo. VD:facilanima

tradukoj

anglaj

~i: guard; korpo~isto: bodyguard.

bulgaraj

~isto: охрана; korpo~isto: лична охрана.

francaj

~i: garder; ~e: de garde, précautionneusement; ~o: garde; ~ado: garde; ~isto: garde (gardien, subst.), gardien (subst.); ~istejo: loge de gardien, salle de garde; ~estari, ~ostari: monter la garde; ~ostaranto: sentinelle; antaŭ~a: précautionneux, prévenant, de prévention, de protection; antaŭ~i: avertir, détourner, mettre en garde, précautionner, prémunir, prévenir (un danger); ĉas~isto: garde-chasse; kampo~isto: garde-champêtre; korpo~isto: garde du corps; nokto~isto: gardien de nuit; sin~a: prudent; sin~o: prudence; sin~eco: prudence; sin~ema: avisé, prudent; sen~ulo: imprudent (subst.). antaŭ~o: circonspection, précaution.

germanaj

~i 1.: schützen; ~i 2.: bewachen; ~i 3.: schützen; ~i 4.: aufheben, behalten; ~i 5.: bewahren; ~e: wachsam, vorsichtig; ~o: Wache; ~ado: Schutz; ~isto: Wache; ~istejo: Wachhaus; ~ostaranto: Wache; antaŭ~i: schützen (vor); korpo~isto: Leibwächter; sin~a: vorsichtig; sin~o: Vorsicht, Wachsamkeit; sin~eco: Vorsicht, Wachsamkeit.

hungaraj

~i 1.: őriz, vigyáz rá; ~i 2.: őriz; ~i 3.: őriz, véd; ~i 4.: megőriz; ~i 5.: megőriz, megtart; ~e 1.: őrizve, őrködve; ~e 2.: óvatosan; ~o 1.: őrzés, vigyázás, megőrzés; ~o: őrség; ~ado: őrizet; ~isto: őr; ~estari, ~ostari: őrt áll, őrködik; ~ostaranto: őrszem; antaŭ~i: megóv; ĉas~isto: vadőr; kampo~isto: mezőőr, csősz; korpo~isto: testőr; sin~a: óvatos, ébers; sin~o: óvatosság, éberség; sin~eco: óvatosság, éberség; sen~ulo: hebehurgya, hűbelebalázs. arbar~isto: erdőkerülő; : teremőr.

nederlandaj

~i 1.: beschermen; ~i 2.: bewaken; ~i 3.: beschermen; ~i 4.: bewaren; ~i 5.: bewaren; ~e: waakzaam, voorzichtig; ~o: wacht; ~ado: bewaking, wacht; ~isto: bewaker, opzichter, wachter; ~estari, ~ostari: op wacht staan; ~ostaranto: wachter; antaŭ~i: beschermen tegen; ĉas~isto: jachtopziener; kampo~isto: veldwachter; sin~a: voorzichtig, waakzaam; sin~o: voorzichtigheid, waakzaamheid; sin~eco: voorzichtigheid, waakzaamheid. arbar~isto: boswachter.

portugalaj

~i 1.: cuidar; ~i 2.: vigiar; ~i 3.: proteger; ~i 4.: reservar; ~i 5.: manter; ~i: guardar; ~e: de guarda; ~o: guarda (ação de guardar); ~ado: guarda (ação de guardar); ~isto: guarda (pessoa); ~estari, ~ostari: montar guarda; ~ostaranto: sentinela; antaŭ~a: prevenido; antaŭ~i: prevenir; korpo~isto: guarda-costas; sin~ema: prudente; sen~ulo: imprudente (pessoa).

rusaj

~i: охранять, стеречь, караулить, хранить, беречь; ~e 1.: настороже; ~e 2.: осторожно; ~o: охрана, караул; ~ado: охрана; ~isto: сторож, охранник; ~istejo: караульное помещение, караульная; ~estari, ~ostari: нести караул; ~ostaranto: караульный; antaŭ~a: осторожный, предусмотрительный; antaŭ~i: предохранить, предохранять; ĉas~isto: сторож охотничьих угодий; korpo~isto: телохранитель; sin~a: осторожный; sin~o: осторожность; sin~eco: осторожность; sin~ema: осторожный; sen~ulo: неосторожный (сущ.).

tokiponaj

~i: awen.

turkaj

~i: gözetlemek, korumak; ~o: nöbetçi; ~estari, ~ostari: nöbet tutmak; antaŭ~a: sakingan, çekingen, titiz.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:24
3. L. L. Zamenhof: Paroloj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, antaŭparolo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:26
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 3a
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
9. Zamenhof: parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:23
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:8
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 4:9
17. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
18. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 5
19. Zamenhof: parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, dekdu per la poŝto
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 12:9
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, folio el la ĉielo
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:31
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:17
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:11
31. S. Larbar: Karuseloj, 1987
32. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
33. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a, Lemuel aktiviĝas
34. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 1a
35. V. Varankin: Metropoliteno

[^Revo] [gard.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2011/04/12 20:10:10 ]