tradukoj:
be bg cs de en es fa fr he hu it nl pl pt ru sv vo zh
*kor/o
*koro
- 1.
-
Muskola organo kun formo
de renversita konuso, kiu estas centro kaj ĉefa aganto de
cirkulado
de sango:
senti batojn ĉe l' koro;
la sango alfluas al la koro;
eĉ pinglo povas koron trapiki[1];
tio premas la koron
(pro fizika aŭ morala angoro).
- 2.
-
Tiu organo, konsiderata kiel sidejo de la sentoj (deziro, ĝojo,
sufero):
havi, kiom la koro dezirasZ;
frakasi, rompiZ,
ŝiriZ,
traboriZ,
fendiZ,
mueli ies koronZ;
kio iras el koro, venas al koro
(konfido naskas konfidon)
[2];
se okulo ne vidas, koro ne acidasZ;
malŝarĝi la koronZ;
se la koro tiras vinZ
(se tio plaĉas al vi);
alpreni ion al la koroZ
(tutkore interesiĝi pri io);
amiZ,
ĝoji, ridiZ,
labori el (perZ)
la tuta koroZ;
koro aroganta, ĝoja, kontenta, malica, malmola, milda,
prudenta, saĝa, suferantaZ;
mia koro neniel emas al ridoZ;
peza ŝarĝo falis al mi sur la koronZ;
havi koron
(kuraĝon aŭ kompatemon);
ĉu vi havas iometon da koro kaj konscienco?Z
homoj sen koroZ;
havi bonan koronZ
(kompatemon),
puran koronZ;
koro el oroZ;
korprema, kortira, korkreviga spektaklo
animo,
kapo,
sentokapablo
- 3.
-
Tiu organo, konsiderata kiel sidejo de amo, de pasio:
belecon taksas ne okulo, sed koro[3];
edziĝi laŭ koroZ;
doto koron ne varmigas[4];
for de l' okuloj, for de la koro[5].
- 4.
-
Centro, ĉefa punkto:
pomkoro;
li loĝas ĉe la koro de la urbo;
penetri ĝis la koro de la temoZ;
Parizo estas la koro de FrancujoB
kerno 3
kora
- 1.
-
Rilata al la funkciado de koro:
kora malsano.
- 2.
-
Venanta el koro; amika, sincera, favora:
kora akcepto, saluto, danko;
kore sindona amiko;
mi salutas vin tutkore;
preĝu kore kaj laboru fervore[6].
bonkora
-
Helpema, kompatema, el sincera sento altruisma:
ili estas homoj gastamaj kaj bonkoraj
[7].
favorkoreco
-
Bonvola, bonkora, indulga sento al iu:
liberigu vin ... de viaj malbonagoj per
favorkoreco al malriĉuloj
[8].
favorkori
(tr)
- korfavori
la Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin
[9].
koreco
-
amikeco, sincereco, favoreco
senkora
-
Senkompata, kruela, indiferenta antaŭ sufero de aliaj homoj.
kortuŝi
(tr)
-
Eksciti ies sentojn;
emocii;
kompatigi iun:
kortuŝa rakonto;
vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj
[10];
li elvenis kaj vidis grandan homamason kaj li kortuŝiĝis
pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj
paŝtiston
[11];
la sinjoro de tiu servisto kortuŝite liberigis
lin kaj pardonis al li la ŝuldon
[12];
certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe,
sed ... ĉu tiam la filino apogus sin al
ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu
preskaŭ kortuŝanta rideto
[13]?
tradukoj
anglaj
~o:
heart.
belorusaj
~o:
сэрца;
~a:
сардэчны;
bon~a:
сардэчны, добры;
favor~eco:
літасьцівасьць, міласэрнасьць, ласка, прыхільнасьць;
favor~i:
ставіцца з
прыхільнасьцю, спрыяць;
sen~a:
бессардэчны;
~tuŝi:
кранаць, расчульваць.
~tuŝa:
кранальны, жаласьлівы.
bulgaraj
~o:
сърце.
ĉeĥaj
~o:
srdce.
ĉinaj
~o 4.:
中心 [zhōngxīn];
~o:
心 [xīn].
francaj
~o:
cœur;
~a 1.:
cardiaque;
~a 2.:
cordial;
bon~a:
bienveillant, gentil;
favor~eco:
miséricorde, pitié;
favor~i:
avoir pitié de;
favor~i:
avere pietà de;
sen~a:
cruel, insensible;
~tuŝi:
attendrir, émouvoir, toucher (émouvoir).
germanaj
~o:
Herz;
~a:
herzlich;
bon~a:
gutherzig;
sen~a:
herzlos;
~tuŝi:
anrühren , rühren .
hebreaj
~o:
לב;
~a:
לבבי;
bon~a:
טוב-לב;
sen~a:
חסר-לב;
~tuŝi:
לגעת \נגע\.
~tuŝa:
נוגע ללב.
hispanaj
~o:
corazón;
~a:
cordial;
~eco:
cordialidad.
hungaraj
~o:
szív;
~a:
szív-, szívélyes, szívből jövő;
bon~a:
jószívű;
favor~eco:
kegy, jóindulat;
favor~i:
szívlel, jó szívvel van iránta, jóindulattal van iránta;
sen~a:
szívtelen;
~tuŝi:
meghat, elérzékenyít, megindít .
~tuŝa:
megindító.
italaj
~o:
cuore;
~a 1.:
cardiaco;
~a 2.:
cordiale;
bon~a:
benevolente, gentile;
favor~eco:
misericordia, pietà;
sen~a:
crudele, insensibile;
~tuŝi:
toccare (emotivamente).
~tuŝa:
toccante.
nederlandaj
~o:
hart;
bon~a:
goedhartig;
favor~i:
behartigen;
sen~a:
harteloos;
~tuŝi:
aangrijpen.
persaj
~o:
قلب، دل;
~a:
قلبی;
bon~a:
خوشقلب، مهربان;
favor~eco:
رحمت، دلسوزی;
favor~i:
رحم کردن (به);
sen~a:
سنگدل، بیرحم، قسیالقلب;
~tuŝi:
متأثر
کردن، به رقت
آوردن، (احساسات
کسی را)
برانگیختن.
~tuŝa:
رقتآمیز، رقتانگیز.
polaj
~o:
serce;
~a:
serdeczny;
bon~a:
dobroduszny;
sen~a:
bezduszny.
~tuŝa:
rozczulać.
portugalaj
~o:
coração.
rusaj
~o:
сердце;
~a:
сердечный;
bon~a:
добрый, добросердечный;
favor~eco:
милосердие;
sen~a:
бессердечный;
~tuŝi:
умилять, трогать.
~tuŝa:
трогательный.
svedaj
~o:
hjärta;
~a:
hjärtlig;
bon~a:
godhjärtad;
sen~a:
hjärtlös.
volapukaj
~o:
lad;
~a:
ladlik.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta6.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta7.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 5a, sceno 8a8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 4:279.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:2510.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 4:911.
La Nova Testamento, S. Marko 6:34?12.
La Nova Testamento, S. Mateo 18:2713.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna
kverko
[^Revo]
[kor.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.34 2011/11/22 20:10:08 ]