tradukoj: be bg ca de en es fr hu it nl ru sv

1sod/o

sodoTEZ

KEMTEK
1.TEZ
Ĝenerala nomo de praktike gravaj natriaj saloj de karbonacido (H2CO3): NaHCO3 (baksodo), Na2CO3 (lavsodo), Na2CO3·10H2O (minerala sodo) ktp: sepdek tagojn la mortinto kuŝis en la akvo, saturita per sodo, kredeble kiel rememoraĵo, ke la malbona Tifono dronigis la korpon de l' frato en Sodaj Lagoj [1]; mi konsilis al li (suferanto je flavmalsano) manĝi karotojn, preni sodon [2].
2.TEZ
(evitinde) =kaŭstika sodo, natro1
Rim.: Ĉi tiu neinternacia kromsignifo por senepiteta „sodo“ estas ŝuldata al la franca traduko en la 1ª OA. Tia uzo estas same danĝera, kiel indiki „reĝakvon“ per simpla „akvo“.

baksodoTEZ

KEMKUIMED
La sodo NaHCO3, uzata interalie por malkompaktigi paston antaŭ aŭ dum bakado (anstataŭ gisto), kiel kuracilo ktp.

lavsodoTEZ

KEMTEK
La sodo Na2CO3, uzata interalie por produkti vitron kaj paperon, en diversaj lavaj pulvoroj ktp.

kaŭstika sodoTEZ

KEMTEK
NaOH. Senkolora alkala bazo, natria hidroksido uzata por multaj industriaj celoj.

Rim.: Fakte „kaŭstika sodo“ ne estas sodo1. Tiu malnova nomo estas ŝuldata al epoko kiam oni malmulte sciis pri la saloj kaj alkaloj. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o 1.: soda; bak~o: baking soda; lav~o: washing soda.

belorusaj

~o 1.: сода.

bulgaraj

~o 1.: сода.

francaj

~o 2.: soude; bak~o: bicarbonate alimentaire NaHCO3.

germanaj

~o 1.: Soda.

hispanaj

~o 1.: sosa.

hungaraj

~o 1.: szóda.

italaj

~o 1.: soda (sost.); bak~o: bicarbonato (di sodio); lav~o: carbonato di sodio, soda (in disuso - carbonato di sodio); kaŭstika ~o: soda caustica, lisciva.

katalunaj

~o 1.: soda, sosa; ~o 2.: hidròxid de sodi, sosa càustica; bak~o: bicarbonat de sodi; lav~o: carbonat de sodi, barrella, natró; kaŭstika ~o: hidròxid de sodi, sosa càustica.

nederlandaj

~o 1.: soda; ~o 2.: bijtende soda; bak~o: bakpoeder; lav~o: natriumcarbonaat; kaŭstika ~o: bijtende soda.

rusaj

~o 1.: сода; bak~o: пищевая сода, питьевая сода; lav~o: кальцинированная сода; kaŭstika ~o: едкий натр, каустик.

svedaj

bak~o: bikarbonat; kaŭstika ~o: kaustiksoda, natriumhydroxid.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 4a.
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 21a.

[^Revo] [sod.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2012/06/04 05:10:09 ]