tradukoj:
be cs de en es fa fr hu la nl pl ru
*spir/i [1]
*spiri
- 1.
-
(ntr)
Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin post kiam
ĝi reoksigenigis la sangon:
permesu al mi ekspiri
(iomete halti)
[2].
- 2.
- elspiri 2
la ĉambro spiras la odoron de rozojB.
- 3.
- (figure) elspiri 3
Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la
disĉiploj, iris al la ĉefpastro
[3];
ĉiuj liaj versaĵoj spiras malgajecon;
ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de Zamenhof spiras tiun
ideonZ.
spiro
-
Ĉiu unufoja spirago:
Dio ... enblovis en lian nazon spiron de vivo
[4];
fari la lastan spironZ
(morti);
(figure)
spiro de espero blovas tra la mondo;
(figure)
la tutan libron mi legis unuspire
(senhalte).
spirado
-
Spira funkcio:
lia edzino, aŭskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia
infano, sidiĝis, por kudri
[5];
perdi la spiradon kurante.
Atmung
adem
spiregi
-
Malfacile kaj forte spiri:
li baldaŭ renkontis kuŝantan ĉashundon, kiu spiregis kiel iu,
kiu
laciĝis de la kurado
[6].
anheli
elspiri
(tr)
- 1.
-
Elpuŝi aeron el la pulmoj:
mi elspiris la tutan aeron kaj pli profunde forĵetis la kapon
malantaŭen
[7].
- 2.
-
Eligi odoron, haladzon, aŭ varmon:
la sablo elspiris ardantan varmegon
[8].
- 3.
- (pri io)(figure)
Eksterigi, sentigi ian econ; esti plena je:
ĉio elspiris sanan gajecon;
la libro elspiras malamon;
atestanto falsama, kiu elspiras mensogojn
[9].
odori2
enspiri
(tr)
-
Enlasi aeron en la pulmojn:
li enspiris la parfumajn blovojn, la venton de la erikejo, la
gudroaromon de la pinoj.
senspiriĝi
-
Perdi la spiron.
spirkapta,
spirhaltiga,
spirraba
- (frazaĵo)
Kaŭzanta provizoran halton en spirado, precipe pro emocio,
surprizo ktp:
mi esploris plurajn originalajn poemarojn ekde la sojlo de
la "Fundamenta Krestomatio" ĝis la spirkaptaj "Ŝtupoj sen
nomo" de Ragnarsson
[10];
li forsorĉis cirkoklaŭnon ŝvebantan en la aero.
Spirspiriga okazaĵo!
[11].
alspiro
-
Akustika efekto kaŭzata de kroma aerelspiro dum
sonproduktado:
antaŭ jarcento en la oseta forestis „simpla k“,
kiun oni tiam prononcis kun alspiro (simile al la
kartvela lingvo)
[12];
oni povu ... vidi, ke „hipostazo“
estas ne „upostasis“ sed „hupostasis“,
t.e. ke tie estu ne simpla upsilo sed upsilo kun la
densa alspiro
[13].
spirblovo
-
Aerfluo elpuŝita el la pulmoj kaj uzata de la homo por
produkti sonojn.
tradukoj
anglaj
~i:
breathe;
~o:
breath;
~kapta,
,
:
breathtaking;
al~o:
aspiration.
densa al~o:
rough breathing.
belorusaj
~i:
дыхаць;
~o:
дыханьне, подых;
~ado:
дыханьне;
~egi:
цяжка дыхаць;
el~i:
выдыхаць;
en~i:
удыхаць;
sen~iĝi:
задыхацца.
ĉeĥaj
al~o:
přídech.
francaj
~i:
respirer;
~o:
respiration, souffle;
~ado:
respiration;
~egi:
être essouflé,
, haleter;
el~i 1.:
expirer, souffler;
el~i 2.:
émettre (une odeur), exhaler;
el~i:
respirer, exprimer;
en~i:
aspirer (par une paille par ex.), inhaler, inspirer, respirer (un parfum);
sen~iĝi:
s'essoufler, perdre haleine;
~kapta,
,
:
à couper le souffle;
al~o:
aspiration;
~blovo:
colonne d'air.
germanaj
~i:
atmen;
~o:
Atem, Odem [poezie], Hauch;
~ado :
Atmung;
~egi:
schnaufen;
el~i 1.:
ausatmen;
el~i 2.:
ausdünsten;
el~i 3.:
ausstrahlen;
en~i:
einatmen;
sen~iĝi:
außer Atem kommen;
al~o:
Behauchung.
hispanaj
~i:
respirar;
~o:
respiración;
~ado:
respiración;
el~i 1.:
expirar;
en~i:
inspirar;
sen~iĝi:
quedarse sin respiración.
hungaraj
~i:
lélegzik, lehel;
~o:
lélegzet, lehelet;
~ado:
lélegzés;
~egi:
liheg;
el~i 1.:
kilélegzik, kilehel;
el~i 2.:
áraszt;
el~i:
kisugároz;
en~i:
belélegzik, belehel, beszív;
sen~iĝi:
kifullad;
~blovo:
lélegzet.
latina/sciencaj
densa al~o:
spiritus asper.
nederlandaj
~i:
ademen;
~o:
adem;
~ado :
adem;
~egi:
hijgen;
el~i 1.:
uitademen;
en~i:
inademen.
persaj
~i:
نفس کشیدن، تنفس کردن;
~o:
دم، نفس;
~ado:
تنفس;
~egi:
نفس زدن;
el~i 1.:
نفس بیرون
دادن، بازدمیدن، دم
برآوردن;
el~i 2.:
پراکندن
(بو)، متصاعد
کردن;
en~i:
نفس
فروبردن، دم
فروبردن;
sen~iĝi:
از نفس
افتادن.
polaj
al~o:
przydech.
rusaj
~i:
дышать;
~o:
дыхание;
~ado:
дыхание;
~egi:
тяжело
дышать;
el~i:
выдыхать, выдохнуть;
en~i:
вдыхать, вдохнуть;
sen~iĝi:
задыхаться, задохнуться, запыхаться;
~kapta,
,
:
захватывающий дух;
al~o:
придыхание;
~blovo:
струя воздуха, воздушная струя.
densa al~o:
густое придыхание.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a3.
La Nova Testamento, La agoj 9:14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:75.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, la hejmo de la metiisto,
(rerakontita de E. Weilshäuser)6.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la bremenaj
muzikistoj7.
V. Varankin: Metropoliteno8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:510.
H. Vatré: Kien la elizio?, Nica Literatura Revuo, 6:2 (n-ro 32)11.
Cezar:
La onta magiisto, [vidita en 2011]12.
V. Ivanov: Mezlernejo
1513.
S. Pokrovskij: Esperanto-Greka Vortaro, Revuloj
[^Revo]
[spir.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2011/05/10 08:10:11 ]