tradukoj: be de en fr hu nl pl ru

stumbl/i

stumbli

(ntr)
1.
=faleti, duonfali.
2.
(figure) Senkonscie fari malgrandajn erarojn: stumbli pri la datoj , mi ĉiam stumblas ĉe tiu silabo

stumblo

1.
Ago stumbli: Zorge evitu la stumblojn pro la stato de via spino. VD:mispaŝo
2.
POE[1] Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de tri jamboj per du anapestoj, aŭ de tri trokeoj per du amfibraĥoj: „íru, éble héjmon pli táŭgan vi tróvos“K (en kvintrokeo); ĉu ne ŝajnus pli natura skandi [tiun verson] per stumblo? [2].

tradukoj

anglaj

~i 1.: stumble, trip, misstep, miss one's step.

belorusaj

~i 1.: спатыкацца, спатыкнуцца.

francaj

~i 1.: broncher, trébucher.

germanaj

~i 1.: stolpern.

hungaraj

~i 1.: megbotlik; ~o 1.: botlás.

nederlandaj

~i 1.: struikelen.

polaj

~i 1.: potknąć się; ~o 1.: potknięcie.

rusaj

~i 1.: спотыкаться, споткнуться, оступиться, запнуться; ~o 1.: запинка.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, p. 24

[^Revo] [stumbl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2010/06/17 16:31:08 ]