tradukoj:
be ca de en es fr hu it nl ru sv
*surd/a [1]
*surda
- 1.
-
Kripla, nenion
aŭdanta:
ĉu vi estas surda aŭ muta
[2]?
- 2.
- surdeta
- 3.
- (figure) (iu)
Ne volanta aŭdi pro senkompato, kolero, ktp; obstine senceda:
resti surda al ia petoZ;
resti surda por ia peto;
plej nekuraceble surda estus tiu, kiu ne volas aŭdi.
- 4.
- (figure) (io)
Mallaŭta, malsonora kaj malpreciza:
surda voĉoZ;
al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj respondas la
ondegojZ;
surda malamoB;
sufiĉe, interrompis surde la princoB
obtuza 2
surdeta
-
Malbone aŭdanta:
tiuj gepatroj, ofte tre malfeliĝiĝintaj post la ekscio, ke
iliaj gefiloj estas surdetaj, ricevas - post la tralego
de miaj konsiloj kaj sugestoj - novan viv-impulson
[3].
surdiga
- (figure)
Bruega:
ŝi decidis puni lin per surdigaj frapoj al la pordo
[4].
surdigilo
- (malofte) (evitinde)
Teĥnika ilo por malpliigi la laŭtecon de sonoj.
Kp dampilo.
Rim.:
La derivaĵo estas mallogika: temas ne pri surdigo, sed pri
mutigo. Surdigilo konvenus por orelŝtopilo aŭ
simila aranĝaĵo ŝirmanta la orelojn.
Cetere, la vorto apenaŭ estas uzata.
[Sergio Pokrovskij]
surdulo
- 1.
-
Homo kiu ne aŭdas aŭ ne bone aŭdas:
li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la
mutulojn paroli
[5].
kriplulo
- 2.
- (figure)
Homo kiu obstine malvolas aŭdi, akcepti, konsenti, komplezi:
prediki al surduloj
(vane peni por persvadi)
[6].
[^Revo]
[surd.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2011/05/02 06:10:08 ]